Ĉinio malstreĉos merkataliron por fremda investo en sep kampoj

(GMT+08:00) 2019-07-01 13:58:11     Redaktoro:Yu

Laŭ la nove publikigita negativa listo, ekde la 30a de julio Ĉinio plue malstreĉos aŭ nuligos restriktojn al fremda investo en la kampoj de agento de ŝipoj, urba gaso, kinejoj, manaĝero pri prezentado, valoraldona telekomunikado kaj olegasa ekspluatado. Fakuloj diris, ke renovigo de la negativa listo markis profundigon kaj vastigon de la merkata malfermo de Ĉinio al la ekstero, kaj grandigo de la spaco por merkataliro de fremda investo rekte respondis al la atendo de la ekstero.

Negativa listo pri fremda investo estas fundamenta bazo por la administrado pri nacia traktado kaj negativa listo antaŭ la merkataliro. Ĉinio donas nacian traktadon al fremda investo ekster la negativa listo. La negativa listo publikigita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Komerco en la 30a de junio estis mallongigita de 48 artikoloj ĝis 40, kaj antaŭ la negativa listo samtage publikigita por liberkomercaj eksperimentaj regionoj estis mallongigita de 45 artikoloj ĝis 37.

Liu Qingbin, direktoro de la Pekina Centro de Jokohama Nacia Universitato, opiniis, ke la profundigo kaj vastigo de la malfermo montris, ke Ĉinio rapidigis ritmojn de la merkta malfermo. Laŭ la praktiko de la negativa listo kaj renovigo de la negativa listo, Ĉinio agas konforme al internaciaj normoj kaj rapidigas ritmojn de malfermo. Liu diris ankaŭ, ke ankaŭ la malfermo de la kultura sektoro reflektas la fortiĝantan kulturan fidon de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin