La negativa listo estis mallongigita de 48 artikoloj ĝis 40, kaj ankaŭ la negativa listo samtage publikigita por liberkomercaj eksperimentaj regionoj estis mallongigita de 45 artikoloj ĝis 37. La nove malfermitaj kampoj inkluzivas agrikulturon, minindustrion, manufakturadon, transportadon, valoraldonan telekomunikadon, bazajn instalaĵojn kaj kulturan sektoron. Laŭ la nova negativa listo, liberkomercaj zonoj rajtas fari pionirajn provojn pri la malfermo, kaj estas nuligitaj restriktoj al ili en kaptado de akvaj produktoj kaj presado de eldonaĵoj. Per la firma agado de senĉesa vastigo de la malfermo Ĉinio trankviligis fremdlandajn entreprenojn en la ĉina ĉeftero kaj faris novan kontribuon al kunlaboro de tutmondaj industriaj ĉenoj.
La nova negativa listo malfermos novan spacon por novaj negocoj de fremdlandaj entreprenoj en Ĉinio. Nun, fremdlandaj firmaoj en Ĉinio kreas ĉirkaŭ duonon de la ĉina eksterlanda komerco kaj ĉirkaŭ kvaronon de la profitoj de grandaj industriaj entreprenoj.
Ne nur japanaj entreprenoj, sed ankaŭ multaj alilandaj firmaoj prenas la ĉinan merkaton kiel gravan apogilon de siaj tutmondaj strategioj kaj pliigas sian investon en Ĉinio. La mallongigo de la nova negativa listo ne nur komunikas al la ekstero la grandan agadkapablon de Ĉinio en senĉesa vastigo de la malfermo, sed ankaŭ liveras politikan garantion por la aliro de fremda investo.