Vjetnamio kaj EU subskribis liberkomercan interkonsenton

(GMT+08:00) 2019-07-01 14:44:02     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Hanojo, Vjetnamio kaj la Eŭropa Unio subskribis liberkomercan interkonsenton kaj interkonsenton pri protekto de investo. La du flankoj konsentis laŭgrade redukti ĝis nuligi 99% de tarifoj sur la duflanka komerco. Vjetnamio fariĝis la dua sudorient-azia lando, kiu subskribis liberkomercan interkonsenton kun la EU, post Singapuro.

Vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc kaj komerca komisaro de la EU Cecilia Malmstrom ĉeestis subskriban ceremonion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin