Olga Shiliaeva pri "Vivanta naturo, floranta kulturo"

(GMT+08:00) 2019-07-02 15:17:24     Redaktoro:Ĝoja

el https://revuoesperanto.org

Redakcio de la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo intervjuis Olga Shiliaeva, la reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, post malpli ol unu monato.

Revuo Esperanto: La kongresa temo de la 104-a UK estas "Vivanta naturo, floranta kulturo". Ĉu vi povus kurte kundividi viajn pensojn pri la Temo.

Olga Shiliaeva: Kiu ligo ekzistas inter naturo kaj kulturoj? Ĉu eblas kompreni kulturon de iu homgrupo trans rilatoj al ĝia vivmedio? Ĉu detruado de naturo postsekvigas detruadon de kulturo? Ĉu rilatoj inter naturo kaj kulturo estas ambaŭflankaj. Kio do estas kulturo? Tiujn kaj multajn aliajn demandojn ni prilumos dum programeroj pri la Kongresa Temo.Samkiel bestoj kaj kreskaĵoj atingas ekvilibron en la naturo, okupante taŭgan ekologian niĉon, kulturoj strebas al konformeco kun la ĉirkaŭa medio. Certe kulturoj ne estas vivaj estaĵoj en la rekta senco de la vorto, sed ili havas kelkajn ecojn, specifajn por vivaĵoj. Temas pri adaptiĝemo, ŝanĝiĝemo kaj dinamismo. Tio permesas trakti kulturojn kiel naturaj fenomenoj kaj esplori ekvilibrajn rilatojn «vivanta naturo - floranta kulturo». Ĉinoj diras: "Se vi pensas pri la sekva jaro - semu grajnon, se vi pensas pri la postsekva jaro - plantu arbojn, kaj se vi pensas pri 100 venontaj jaroj - eduku homon".

La 21-an jarcenton oni traktas kiel tempo de la kultura demoralizado. Aktiva aplikado de novaj teknologioj, tutmondaj informsistemoj, ekonomia tutmondiĝo ktp. plialtigas aktualecon de naturaj problemoj interrilate kun homara kulturo.

Samkiel en naturo ekzistas limoj ekde kiuj komenciĝas nereturneblaj procezoj, ankaŭ en kulturoj estas limoj de distordo. Do jam necesas purigadi kulturojn, kiel oni purigadas aeron, teron kaj akvon. Kultura medio devas esti taŭga ne nur por vivantaj homoj, sed ankaŭ por estontaj generacioj. Ĝi samkiel ekologia sistemo devas esti renaskiĝebla kaj renovigebla - kaj tio estas nia komuna zorgo.

Malbonstata natura medio povas kaŭzi homan malsanecon, malbonstata kultura medio - provoki spiritan degradiĝon de aparta homo aŭ tuta nacio, povas mortigi la nacion kiel kultur-historian fenomenon.

Revuo Esperanto: La 2019 estas jaro de indiĝenaj lingvoj, ĉu tio iel rilatas al la Kongresa Temo?

Olga Shiliaeva: Jes, per feliĉa koincido, 2019 estas proklamita de UN kaj Unesko kiel la Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Indiĝenaj lingvoj estas mirindaj trezoroj de indiĝenaj kulturoj, kulturoj bazitaj sur intima interrilato kun naturo.

En mia lando Rusio multaj etnoj de la Ekstrema Nordo formortis kaj, kiel sekvo, malaperis ankaŭ iliaj etnaj kulturoj. Rusiaj sciencistoj antaŭ nelonge sukcesis surbendigi rakontojn de la lastaj aleutoj (indiĝenoj de la Aleutaj insuloj en Alasko (Usono) kaj en Kamĉatko (Rusio)), posedantaj la gepatran lingvon. Ili estas nur sepope kaj loĝas en la Aleutaj insuloj.

Kaj tio ne estas unika afero. Ĉiujare lingvistoj veturas al la plej foraj anguletoj de la mondo por registri la lastajn atestaĵojn de dume ekzistantaj lingvoj kaj kulturoj. Sciencistoj konfesas, ke multaj lingvoj havas, bedaŭrinde, nur kelkajn dekojn de parolantoj - kaj tiujn procezojn oni povas observi tra la tuta mondo. Junaj homoj strebas paroli en la lingvo de plimulto, kiu estas uzata ĉie. Do tiel la gepatra lingvo restas nur en la memoro de maljunuloj, kaj poste malaperas por ĉiam.

Mi mem parolas la indiĝenan lingvon - la udmurtan, kaj la temo tute ne staras flanke de mi. Parte pro tio mi ne rifuzis, kiam venis propono de la Estraro esti reĝisoro.

Revuo Esperanto: Ĉu vi povus iomete malkovri, kiamaniere la Temo estos diskutata dum UK?

Olga Shiliaeva: Por prezenti la kongresan temon estas planataj tri podiaj diskutoj. La unua enkondukos vivantan naturon kaj konsciigos la kongresanojn, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al la temo. La dua sesio pritraktos (mal)florantajn kulturojn de la mondo, kio okazis kaj pro kio? Dum la tria sesio temos pri la intima interrilato "naturo-kulturo" kaj ambaŭflanka penetrado.

Poste okazos resuma diskutrondo, dum kiu ni starigos gravajn demandojn pri nia estonteco kaj ebla kunlaboro kun neesperantistaj ekologiaj kaj kulturaj organizoj.

Ankaŭ multaj IKU kaj AIS-prelegoj tuŝos la Kongresan temon, ekzemple Mark Fettes elpaŝos kun la prelego "Indiĝenaj lingvoj kaj la streboj al daŭripovo". Nordenstorm Leif parolos pri "Laponoj aŭ sameoj – unu popolo en 4 landoj".

Krome ni atendas viziton de reprezentantoj de 3 sameaj lingvoj kaj planas veni urba gasto kun prelego "La verda urbo Lahtio".

Kongrestema estos ankaŭ la prelego de Probal Dasgupta pri tradukado de la finna klasikaĵo "Sep fratoj" en la bengalan surbaze de la Esperanta traduko.

Kaj certe okazos natur-kulturaj ekskursoj: «Natura Lahtio», «Recikligo kaj naturprotektado», «Du subĉielaj akvovojoj» kaj aliaj.

Revuo Esperanto: Kiun celon vi planas atingi, rezulte de tiu laboro dum la UK?

Olga Shiliaeva: Unue, ĉiu homo devas konscii profundan senton de la propra respondeco pri la sorto de la gepatra kaj tutmonda kulturoj. Kiel diris la aviadisto kaj mondfama verkisto Antoine de Saint-Exupéry: "Esti homo signifas senti, ke vi estas respondeca pro ĉio". Due, ni devas strebi unuiĝi kaj kune labori en diversaj kampoj de tiu vasta problemo. Espereble homoj subtenos min.

Revuo Esperanto: Kaj ankoraŭ iomete pri vi. Ĉu vi ŝatus rakonti pri via esperantistiĝo? Kiam kaj kial vi eklernis Esperanton? Pri kio vi okupiĝas en la Esperanto-movado?

Olga Shiliaeva: Pri Esperanto mi eksciis en mia infanaĝo el televidilo. Tamen pasis multaj jaroj antaŭ ol mi komencis lerni la lingvon. Fine de la jaro 2010 mi rimarkis en loka ĵurnalo reklamon pri Esperanto-kurso. La kurso estis senpaga, tempo kaj loko estis oportunaj por mi, do mi decidis veni al la enkonduka leciono. Ekde tiu momento nek unu tago de mia vivo restas sen Esperanto. Vera parola praktiko kaj mia aktivado en Esperantujo komenciĝis post IJK-2011 en Kievo. En 2012-2014 mi estis komitatano A de TEJO por Rusio, organizis kelkajn retajn kaj surlokajn trejnadojn pri oratora arto, gvidado de diskutoj kaj tempmastrumado. Poste mi estis elektita kiel komitatano B, komisiis en la Kultura Komisiono kaj estris en la Komisiono pri scienca kaj faka agado. Dum kelkaj jaroj mi estis konstanta kunlaborano de la revuo Kontakto. Ekde 2014 ĝis nun mi kunlaboras en la internacia projekto "Teo kaj Amo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin