Novaĵoj (Julio 02)

(GMT+08:00) 2019-07-02 17:00:06     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 2a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la Monda Kongreso pri Novenergiaj Veturiloj 2019; Ĉinio fariĝos pli malferma, travidebla kaj antaŭvidebla por fremda investo. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Monda Kongreso pri Novenergiaj Veturiloj 2019, kiu malfermiĝis marde en la urbo Boao de la ĉina insula provinco Hainan.

Xi diris en sia letero, ke kun disvolviĝo de la nova scienca kaj teknika revolucio kaj industria transformiĝo, la industrio de novenergiaj veturiloj eniras en novan etapon de akcelita disvolvado, kio ne nur aldonas grandan movforton al la ekonomia kresko de diversaj landoj, sed ankaŭ helpas redukti eligon de forceja gaso, trakti klimatŝanĝiĝon kaj plibonigi tutmondan ekologian medion.

Xi diris, ke Ĉinio volas sindediĉi al la vojo de verda, malalt-karbona kaj daŭripova disvolvado, kaj volas labori kun la internacia komunumo por rapidigi teknologian novigadon de novenergiaj veturiloj kaj disvolvadon de rilataj industrioj, kaj fari pli grandajn kontribuojn al konstruado de pura kaj bela mondo kaj komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke la lando fariĝos pli malferma, travidebla kaj antaŭvidebla por fremda investo, kaj ĝia komerca medio pliboniĝos.

Li faris la rimarkojn dum sia parolado en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2019, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo, en la urbo Dalian. Li akcentis, ke Ĉinio senŝanceliĝe akcelos la malfermon en ĉiuj kampoj, subtenos fremdan investadon en progresintaj manufakturaj industrioj, kiel ekzemple elektronika informo, ekipaĵa fabrikado, medicino kaj novaj materialoj, kaj fremdan investadon en la centraj kaj okcidentaj regionoj de la lando. Li aldonis, ke favoraj politikoj estos publikigitaj koncerne ekipaĵan importadon, kompanian enspezimposton kaj liveradon de tero.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio forigos plafonon de fremdlanda posedrajto de makleristoj, templimaj negocistoj kaj vivasekuristoj antaŭ 2020, la jaro antaŭ la plano, por plu malfermi la financajn kaj aliajn industriojn de modernaj servoj. La aliro de eksterlandaj investantoj al valor-aldonaj telekomunikadoj kaj transportado ankaŭ alfrontos reduktitajn limigojn.

Han Changfu, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ministro pri agrikulturo kaj kamparaj aferoj, lunde ĉeestis ceremonion de transdono de panama prezidenteco. La 30an de junio, li respektive intervidiĝis kun nove elektita prezidento Laurentino Cortizo kaj eksiĝonta prezidento Juan Carlos Varela Rodriguez.

Han transdonis gratulan leteron kun subskribo de prezidanto Xi kaj lian sinceran bondeziron, kiam li intervidiĝis kun Cortizo. Li diris, ke Ĉinio volas antaŭenpuŝi ĉina-panamajn rilatojn al nova nivelo. Cortizo petis Han transdoni lian sinceran saluton al prezidanto Xi kaj diris, ke Panamo ĉiam persistas ĉe la principo de unu Ĉinio, kaj li esperas, ke la du landoj povos stabile kaj sane disvolvi dulandajn rilatojn surbaze de reciproka respekto.

Dum intervidiĝo kun Varela, Han unue transdonis sinceran saluton de prezidanto Xi kaj pozitive taksis lian historian kontribuon al starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. Varela diris, ke li firme subtenos plu aferojn pri panama-ĉina amikeco same kiel antaŭe post sia eksiĝo. Kaj deziras la dulandan kunlaboron esti fruktdona.

La ĉina vicprezidanto Wang Qishan renkontiĝis kun meksika ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrard lunde en Pekino.

Wang diris al Ebrard, ke la dato de ilia renkontiĝo koincidas kun la 98a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj ĉi-jare estos festata la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Wang rememoris la atingojn de la KPĈ, kiu gvidis la ĉinan popolon fini la novan demokratian revolucion, starigi socialisman sistemon, akceli socialisman konstruon kaj la reformon kaj malfermon, kaj suriri la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li akcentis, ke en la nova epoko, la KPĈ restos fidela al sia komenca misio kaj plu strebos por la feliĉo de la popolo, la prospero de la lando kaj la granda rejuniĝo de la nacio. Li diris, ke Ĉinio kaj Meksiko ambaŭ estas en la grava stadio de reformo kaj evoluado, kaj vokis la du flankojn profundigi politikan reciprokan fidon, interŝanĝi sperton de regado, plifortigi pragmatan kunlaboron, kaj akceli ĉiuflankan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Ebrard gratulis la Komunistan Partion de Ĉinio pro la 98a datreveno de ĝia fondiĝo kaj admiris la atingojn de Ĉinio en disvolvado. Li esprimis sian volon plibonigi mekanismojn de kunlaboro en diversaj kampoj kaj antaŭenigi ampleksan strategian partnerecon inter Meksiko kaj Ĉinio.

La ĵurnalo Rodong Sinmun, organo de la Centra Komitato de la Laborista Partio de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), lunde publikigis artikolon, esprimante elkoran gratulon al la ĉina popolo okaze de la 98a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La artikolo emfazis la grandan historian signifon de la fondiĝo de la KPĈ kaj resumis grandajn atingojn de Ĉinio en disvolvado sub la gvidado de la KPĈ.

La artikolo diris, ke la fondiĝo de la KPĈ estis grava evento, kiu alportis epokfaran ŝanĝon al disvolvado de la ĉina revolucio, kaj sub la gvidado de la KPĈ, Ĉinio realigis gravajn disvolviĝon kaj ŝanĝiĝojn en politiko, ekonomio, kulturo kaj ĉiuj aliaj kampoj de la socia vivo kaj la lando ekhavis novan aspekton.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris lunde, ke rusa prezidento Vladimir Putin kaj usona prezidento Donald Trump atingis gravan konsenton pri strategia stabileco antaŭ nelonge dum sia renkontiĝo flanke de la Osaka Pintkunveno de la Grupo 20, kaj la renkontiĝo donas al homoj la kialon esti optimismaj pri la estonteco de rilatoj inter la du landoj.

Ryabkov faris la rimarkojn en sia parolado en la internacia diskut-klubo Valdai. Li diris, ke la rusa flanko intencas antaŭenigi rusa-usonajn rilatojn en konkreta direkto, kaj la celo de Rusio estas rekomenci specialistan dialogon pri koncernaj demandoj en la proksima estonteco.

Speciala reprezentanto de la usona registaro pri aferoj de nacia repacigo de Afganio Zalmay Khalilzad anoncis lunde, ke interna dialogo de Afganio okazos de la 7a ĝis la 8a de julio en la katara ĉefurbo Daŭho.

Khalilzad, kiu estis en Daŭho por partopreno en la rekta intertraktado inter Usono kaj afgana Talibano, diris en socia komunikilo, ke la baldaŭa dialogo estos grava faktoro en la kvar partoj de la paca procezo de Afganio kaj ankaŭ grava paŝo por akcelo de la paca procezo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin