Ĵurnalo Rodong Sinmun de KDPR gratulas KPĈ okaze de ĝia 98a datreveno

(GMT+08:00) 2019-07-02 12:50:25     Redaktoro:Yu

La ĵurnalo Rodong Sinmun, organo de la Centra Komitato de la Laborista Partio de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), lunde publikigis artikolon, esprimante elkoran gratulon al la ĉina popolo okaze de la 98a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La artikolo emfazis la grandan historian signifon de la fondiĝo de la KPĈ kaj resumis grandajn atingojn de Ĉinio en disvolvado sub la gvidado de la KPĈ.

La artikolo diris, ke la fondiĝo de la KPĈ estis grava evento, kiu alportis epokfaran ŝanĝon al disvolvado de la ĉina revolucio, kaj sub la gvidado de la KPĈ, Ĉinio realigis gravajn disvolviĝon kaj ŝanĝiĝojn en politiko, ekonomio, kulturo kaj ĉiuj aliaj kampoj de la socia vivo kaj la lando ekhavis novan aspekton. Ĝi diris ankaŭ, ke la ampleksa nacia forto de Ĉinio leviĝis ĝis la progresinta nivelo de la mondo kun senĉesa scienca kaj teknika progreso kaj pliiĝanta parolrajto kaj influo en la internacia scenejo.

La artikolo ankaŭ alte taksis amikajn rilatojn inter la KDPR kaj Ĉinio. Ĝi diris, ke transdoni la amikajn rilatojn de generacio al generacio estas decido kaj volo de la partio kaj registaro de la KDPR, kaj nun la amikeco de la du landoj fariĝas pli vigla kaj daŭre disvolviĝas komforme al postulo de la epoko. La partio kaj registaro de la KDPR klopodos por cementi la amikan ligilon inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin