Xi sendis gratulan leteron al Monda Kongreso pri Novenergiaj Veturiloj

(GMT+08:00) 2019-07-02 13:42:51     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Monda Kongreso pri Novenergiaj Veturiloj 2019, kiu malfermiĝis marde en la urbo Boao de la ĉina insula provinco Hainan.

Xi diris en sia letero, ke kun disvolviĝo de la nova scienca kaj teknika revolucio kaj industria transformiĝo, la industrio de novenergiaj veturiloj eniras en novan etapon de akcelita disvolvado, kio ne nur aldonas grandan movforton al la ekonomia kresko de diversaj landoj, sed ankaŭ helpas redukti eligon de forceja gaso, trakti klimatŝanĝiĝon kaj plibonigi tutmondan ekologian medion.

Xi diris, ke Ĉinio volas sindediĉi al la vojo de verda, malalt-karbona kaj daŭripova disvolvado, kaj volas labori kun la internacia komunumo por rapidigi teknologian novigadon de novenergiaj veturiloj kaj disvolvadon de rilataj industrioj, kaj fari pli grandajn kontribuojn al konstruado de pura kaj bela mondo kaj komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Xi esperis, ke partoprenantoj en la kongreso faros profundajn interŝanĝojn, starigos konsenton kaj profundigos kunlaboron, por ke la rezultoj de novigema teknologia disvolvado pli bone profitigu mondajn popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin