Ĉefministro Li: Ĉinio fariĝos pli malferma, travidebla kaj antaŭvidebla por fremda investo

(GMT+08:00) 2019-07-02 13:57:39     Redaktoro:Yu
Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke la lando fariĝos pli malferma, travidebla kaj antaŭvidebla por fremda investo, kaj ĝia komerca medio pliboniĝos.

Li faris la rimarkojn dum sia parolado en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2019, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo, en la urbo Dalian.

Li akcentis, ke Ĉinio senŝanceliĝe akcelos la malfermon en ĉiuj kampoj, subtenos fremdan investadon en progresintaj manufakturaj industrioj, kiel ekzemple elektronika informo, ekipaĵa fabrikado, medicino kaj novaj materialoj, kaj fremdan investadon en la centraj kaj okcidentaj regionoj de la lando. Li aldonis, ke favoraj politikoj estos publikigitaj koncerne ekipaĵan importadon, kompanian enspezimposton kaj liveradon de tero.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio forigos plafonon de fremdlanda posedrajto de makleristoj, templimaj negocistoj kaj vivasekuristoj antaŭ 2020, la jaro antaŭ la plano, por plu malfermi la financajn kaj aliajn industriojn de modernaj servoj. La aliro de eksterlandaj investantoj al valor-aldonaj telekomunikadoj kaj transportado ankaŭ alfrontos reduktitajn limigojn.

Li ankaŭ promesis plenumi la promeson doni nacian traktadon al eksterlandaj financaj institucioj en la kampoj de kredit-informoj, kredit-taksado kaj pagado. Ankaŭ la duvoja malfermo de la merkato de obligacioj de Ĉinio vastiĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin