Interna dialogo de Afganio okazos en Kataro

(GMT+08:00) 2019-07-02 14:57:40     Redaktoro:Yu

Speciala reprezentanto de la usona registaro pri aferoj de nacia repacigo de Afganio Zalmay Khalilzad anoncis lunde, ke interna dialogo de Afganio okazos de la 7a ĝis la 8a de julio en la katara ĉefurbo Daŭho.

Khalilzad, kiu estis en Daŭho por partopreno en la rekta intertraktado inter Usono kaj afgana Talibano, diris en socia komunikilo, ke la baldaŭa dialogo estos grava faktoro en la kvar partoj de la paca procezo de Afganio kaj ankaŭ grava paŝo por akcelo de la paca procezo. Li diris, ke la 40-jara tragedio de Afganio montris, ke ĉiuj partioj devas akcepti unu alian, serĉi komunan konsenton, kaj solvi politikan malakordon sen uzo de armiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin