Ĉinio konstruos internacian komercan medion orientitan al merkato kaj bazitan sur laŭleĝa regado

(GMT+08:00) 2019-07-02 15:47:21     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio konstruos internacian komercan medion orientitan al merkato kaj bazitan sur laŭleĝa regado por plu stimuli merkatajn entojn.

Li faris la rimarkojn dum sia parolado en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2019, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo, en la urbo Dalian.

La somera forumo establita de la Monda Ekonomia Forumo en 2007 okazas ĉiujare en Ĉinio, alterne inter la havenurboj Dalian kaj Tianjin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin