Geng diris, ke la perforta ago de sturmo al la Domego de la Leĝdona Konsilio en la Honkonga Speciala Administracia Regiono serioze malobeis laŭleĝan regadon kaj minacis socian ordon. Li diris, ke Ĉinio forte kondamnas la perforton kaj firme subtenas la registaron kaj policon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en traktado de la okazaĵo laŭ la leĝo. Honkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas tute internaj aferoj de Ĉinio. Li akcentis, ke la ĉina registaro esprimas fortan malkontenton pri kaj rezolutan oponon kontraŭ interveno de koncernaj landoj en honkongajn aferojn, kaj petas koncernajn landojn paroli kaj agi singarde, ne sendi iun ajn miskomprenigan signalon nek preni iun ajn eraran agon.