Neniam sukcesos intenco de interveno en honkongajn aferojn

(GMT+08:00) 2019-07-02 20:21:16     Redaktoro:Yu

La 1an de julio, okaze de la 22a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrujo, iuj ekstremistoj sturmis la Domegon de la Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, detruante publikajn posedaĵojn. Tiaj perfortaj agoj serioze tretis laŭleĝan regadon kaj venenis socian stabilecon de Honkongo kaj estis unuanime kondamnitaj de la internacia komunumo. Sed sub la flago de libereco kaj homaj rajtoj, Usono, Britio kaj la Eŭropa Unio pretendis garantii la "rajton de paca protesto". Ilia duobla normo pri ferforto kaj krimo estas kruda interveno en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio.

Laŭleĝa regado estas la plej grava fundamento de Honkongo. En februaro de tiuĉi jaro, la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono komencis revizii du reglamentojn pri transdono de forkurintaj krimuloj, kun la celo ŝtopi leĝajn truojn por eviti, ke Honkongo fariĝu "azilo de krimoj". Pri tio aperis malsamaj opinioj kaj okazis protestoj kaj tumulto en Honkongo. La honkonga registaro decidis prokrasti la revizion de la du reglamentoj por pli multe aŭskulti opiniojn de diversaj rondoj de la socio.

Sed iuj ekstremistoj ankoraŭ ne haltigis siajn kontraŭleĝajn agojn, ĉar ilia celo ne estas oponi la revizion, sed malkvietigi Honkongon. En la 1a de julio, okaze de la 22a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrujo, ili ŝtopis vojojn, atakis policanojn kaj ŝturmis la Domegon de la Leĝdona Konslio, gravan simbolon de la leĝo de Honkongo. Iliaj ferfortaj agoj tute transpaŝis la bazlinion pace esprimi petegojn kaj grave minacis la socian ordon de Honkongo.

Sed iuj okcidentaj landoj, kiuj ĉiam rekomendas altan laŭleĝan regadon, tiam fariĝis indulgemaj pri tiuj perfortaj agoj en Honkongo kaj pretendis garantii rajtojn de tiuj krimuloj pri "paca protesto". Ili tute forgesis, kiel ili reagis kontraŭ perfortaĵoj, kiam okazis tumultoj en iliaj landoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio firme oponas intervenon de iuj landoj en aferojn de Honkongo kaj en la internajn aferojn de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio forte kondamnas la perfortan agon kaj firme subtenas la registaron kaj policon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en traktado de la okazaĵo laŭ la leĝo. Hongkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas tute internaj aferoj de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin