Ĉinio ĉiam larĝigas pordmalfermon per efektivaj agoj

(GMT+08:00) 2019-07-02 20:41:45     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis kvin gravajn rimedojn pri akcelo de pordmalfermo vendrede en la Oksaka Pintkunveno de la Grupo 20. Ĉina ĉefministro Li Keqiang refoje faris laŭtan voĉon pri pli larĝa malfermo marde en la Somera Davos-Forumo. Li diris, ke Ĉinio akcelos malfermon de manufaktura industrio, profundigos malfermon de financo kaj aliaj sektoroj de modernaj servoj, memvole malaltigos la ĝeneralan nivelon de tarifoj, pli forte protektos rajtojn de intelekta proprieto kaj fariĝos pli malferma, travidebla kaj antaŭvidebla por fremdaj investantoj.

Laŭ la nove publikigita negativa listo pri fremda investo, ekde la 30a de julio Ĉinio plue malstreĉos aŭ nuligos restriktojn al fremda investo en la kampoj de agento de ŝipoj, urba gaso, kinejoj, manaĝero pri prezentado, valoraldonaj telekomunikadoj kaj olegasa ekspluatado. Fakuloj diris, ke renovigo de la negativa listo markis profundigon kaj larĝigon de merkata malfermo de Ĉinio al la ekstero, kaj grandigo de la spaco por merkataliro de fremda investo rekte respondis al la atendo de la ekstero.

La ĉina ĉefministro diris dum sia parolado marde en la Somera Davos-Forumo, ke Ĉinio senŝanceliĝe akcelos malfermon en ĉiuj kampoj, subtenos fremdan investadon en progresintaj manufakturaj industrioj, kiel ekzemple elektronika informo, ekipaĵa fabrikado, medicino kaj novaj materialoj, kaj fremdan investadon en la centraj kaj okcidentaj regionoj de la lando. Li aldonis, ke favoraj politikoj estos publikigitaj koncerne ekipaĵan importadon, kompanian enspezimposton kaj liveradon de tero.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio forigos plafonon de fremdlanda posedrajto de makleristoj, templimaj negocistoj kaj vivasekuristoj antaŭ 2020, la jaro antaŭ la plano, por plu malfermi la financajn kaj aliajn industriojn de modernaj servoj. La aliro de eksterlandaj investantoj al valor-aldonaj telekomunikadoj kaj transportado ankaŭ alfrontos reduktitajn limigojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin