Novaĵoj (Julio 03)

(GMT+08:00) 2019-07-03 16:15:16     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 3a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto kaj turka prezidento faris interparolon; Ĉinio oponas intervenon de aliaj landoj en aferojn de Honkongo. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan marde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Turkio ambaŭ estas ĉefaj leviĝantaj merkatoj kaj disvolviĝantaj landoj, kaj la duflanka strategia kunlaboro havas gravan signifon. Xi diris ankaŭ, ke la du flankoj devas profundigi politikan konfidon, fortigi strategian komunikadon, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj koncernaj al demandoj pri suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco, kaj plifortigi politikan bazon pri disvolvado de ĉina-turkaj strategiaj kunlaboraj rilatoj por garantii sanan kaj stabilan funkciadon de duflankaj rilatoj.

Erdogan diris, ke nenio povos ŝanceli la firmajn turka-ĉinajn rilatojn, kiuj estas ligita de la antikva silka vojo. La striktaj turka-ĉinaj rilatoj havas gravan signifon por garantii regionajn pacon kaj prosperon. Turkio volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio kaj ĉiam persisti en la principo de unu Ĉinio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio firme oponas intervenon de iuj landoj en aferojn de Honkongo kaj en la internajn aferojn de Ĉinio.

Geng diris, ke la perforta ago de sturmo al la Domego de la Leĝdona Konsilio en la Honkonga Speciala Administracia Regiono serioze malobeis laŭleĝan regadon kaj minacis socian ordon. Li diris, ke Ĉinio forte kondamnas la perforton kaj firme subtenas la registaron kaj policon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en traktado de la okazaĵo laŭ la leĝo. Honkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas tute internaj aferoj de Ĉinio.

La 1an de julio en Hongkongo, okazis serioza perforta evento. Iuj ekstremistoj blokis ĉefajn vojojn kaj atakis policanojn per venena kemia polvo, perforte atakis la Domegon de la Leĝdona Konsilio en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj arbitre detruis instalaĵojn de la domego. Diversaj rondoj kritikis tiujn perfortajn agojn per plej seriozaj vortoj kaj postulis puni tiujn krimulojn senprokraste.

Okaze de la 22a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrolando, la perfortaj agoj malobeis la laŭleĝan regadon, minacis socian ordon, damaĝis la fundamentajn interesojn de Honkongo kaj publike provokis la bazlinion de la politiko "unu lando, du socisistemoj". La administra estro de Honkongo Carrie Lam Cheng Yuet-ngor diris, ke la krimo nepre devas esti submetita al la justico.

La ĵurnalo "Mingbao" publikigis artikolon, dirante, ke perforto estas perforto kaj devas esti beligita per neniu preteksto. La tuta socio devas stari kontraŭ perforto.

Marde en Ĝenevo en la Palaco de Nacioj, okaze de la 41a kunveno de la Homrajta Konsilio de la UN, la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj okazigis flankan kunvenon pri protekto de homaj rajtoj de etnaj minoritatoj en Ĉinio. Fakuloj de la societo konigis progreson de Ĉinio en protekto de homaj rajtoj de etnaj minoritatoj.

Wang Linxia, ĝenerala vicsekretario de la societo, prezidis la kunvenon. Wang diris, ke en la pasintaj 70 jaroj de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio donis grandan gravecon al garantio de rajtoj de ĉiuj etnaj minoritatoj, kaj ellaboris kaj efektivigis leĝojn kaj regulojn pri certigo de rajtoj kaj interesoj de etnaj minoritatoj. Wang aldonis, ke la ĉina registaro senĉese plibonigis rilatajn mekanismojn kaj akiris historian progreson en tiu ĉi kampo.

Irano marde anoncis, ke ĝia stoko de riĉigita uranio kun malalta abundeco superis 300 kilogramojn, la plafonon difinitan en la Komuna Ampleksa Agadplano pri la irana nuklea demando. Tio vekis grandan zorgon de la internacia komunumo.

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj de Francio, Germanio kaj Britio publikigis komunan deklaron marde vespere, vokante Iranon inversigi la nunan situacion de superplafona stoko de riĉigita uranio. La deklaro diris, ke la promesoj de la EU kaj la tri landoj dependas de kompleta observo de la nuklea interkonsento fare de Irano. Ĝi urĝis Iranon inversigi la nunan situacion kaj sin deteni de pluaj rimedoj, kiuj povas rompi la interkonsenton.

La franca prezidentejo publikigis deklaron, urĝante Iranon sin deteni, tuj redukti la stokon de riĉigita uranio al permesita kvanto kaj eviti pluajn agojn, kiuj povas kaŭzi dubon de la internacia komunumo.

Proparolanto de la brita ĉefministrejo esprimis grandan maltrankvilon kaj diris, ke Britio subtenas kontaktojn kun koncernaj partioj por decidi kontraŭrimedojn. Brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt diris, ke Britio prenos ĉiajn diplomatiajn rimedojn por mildigi la streĉecon kaj certigi la funkcion de la nuklea interkonsento.

Rusa vicministro Sergei Ryabkov diris, ke estas bedaŭro, ke la irana stoko de riĉigita uranio superis la plafonon, tamen tio estas la rezulto de diversaj okazaĵoj koncernaj al Irano.

La Blanka Domo lunde publikigis deklaron, dirante, ke la permeso, kiu ebligas al Irano riĉigi uranion, estas eraro, kaj ĉiuj koncernaj partioj devas meti finon al la urani-riĉigo de Irano.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en gazetara konferenco, ke Ĉinio bedaŭras la rimedojn prenitajn de Irano. Tamen li montris, ke la ekstrema premado de Usono kontraŭ Irano estas la fonto de la nuna streĉeco. Li diris, ke delonge partoprenantoj de la nuklea interkonsento faris senlacajn klopodojn por konservi la interkonsenton, kaj la ĉina flanko volas ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni kaj kune protekti la interkonsenton laŭ ĝenerala situacio kaj longperioda konsidero por eviti malboniĝon de la situacio.

Marde vespere, la Eŭropa Konsilio elektis ĉefministron de la belga transira registaro Charles Michel kiel sian venontan prezidanton.

Michel diris, ke la elektiĝo kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas granda honoro, speciala traktado kaj ankaŭ respondeco por li. Li diris, ke estas multaj kaj grandaj defioj, kio bezonas kapablon de dialogo kaj respekto.

La sud-korea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke la sud-korea registaro estas grave maltrankvila pri la decido de Japanio, kiu postulas pli rigore kontroli kaj regi la eksportadon de duonkonduktantaj materialoj al Sud-Koreio, kaj urĝas Japanion revoki la decidon.

Proparolanto de la sud-korea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en regula gazetara konferenco, ke la rimedo de Japanio havas negativan influon sur sudkorea-japanajn rilatojn, kaj la sud-korea flanko esprimas bedaŭron pri tio. Nun la sud-korea registaro analizas influon de la japana rimedo sur la sud-korea ekonomio kaj planas ellabori kontraŭrimedon kun rilataj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin