Seminario pri protekto de homaj rajtoj de ĉinaj etnominoritatoj okazis en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2019-07-03 14:31:25     Redaktoro:Yu

Marde en Ĝenevo en la Palaco de Nacioj, okaze de la 41a kunveno de la Homrajta Konsilio de la UN, la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj okazigis flankan kunvenon pri protekto de homaj rajtoj de etnaj minoritatoj en Ĉinio. Fakuloj de la societo konigis progreson de Ĉinio en protekto de homaj rajtoj de etnaj minoritatoj.

Wang Linxia, ĝenerala vicsekretario de la societo, prezidis la kunvenon. Wang diris, ke en la pasintaj 70 jaroj de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio donis grandan gravecon al garantio de rajtoj de ĉiuj etnaj minoritatoj, kaj ellaboris kaj efektivigis leĝojn kaj regulojn pri certigo de rajtoj kaj interesoj de etnaj minoritatoj. Wang aldonis, ke la ĉina registaro senĉese plibonigis rilatajn mekanismojn kaj akiris historian progreson en tiu ĉi kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin