Estos serioze punataj krimuloj de perforto en Honkongo

(GMT+08:00) 2019-07-03 12:27:19     Redaktoro:祃璟琳

La 1an de julio en Hongkongo, okazis serioza perforta evento. Iuj ekstremistoj blokis ĉefajn vojojn kaj atakis policanojn per venena kemia polvo, perforte atakis la Domegon de la Leĝdona Konsilio en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj arbitre detruis instalaĵojn de la domego. Diversaj rondoj kritikis tiujn perfortajn agojn per plej seriozaj vortoj kaj postulis puni tiujn krimulojn senprokraste.

Okaze de la 22a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrolando, la perfortaj agoj malobeis la laŭleĝan regadon, minacis socian ordon, damaĝis la fundamentajn interesojn de Honkongo kaj publike provokis la bazlinion de la politiko "unu lando, du socisistemoj". La administra estro de Honkongo Carrie Lam Cheng Yuet-ngor diris, ke la krimo nepre devas esti submetita al la justico.

La ĵurnalo "Mingbao" publikigis artikolon, dirante, ke perforto estas perforto kaj devas esti beligita per neniu preteksto. La tuta socio devas stari kontraŭ perforto.

La centra registaro firme subtenas la registaron kaj policon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono laŭleĝe trakti la okazaĵon kaj redoni ordon kaj sekurecon al Honkongo kaj ĝiaj civitanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin