En la komenco de 2019 Esperanta eldonejo "Libera", Antverpeno, eldonis novan romanon de la konata Esperanto verkisto Julian
Modest "Amo kaj malamo" .
La romano havas interesan allogan intrigon. La ĉefheroo, Plamen Filov, riĉulo, kies familio loĝas en "Lazuro", la plej eleganta kvartalo
de mara urbo Burgo, okaze de sia kvardekjariĝo organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras,
Plamen Filov trovas en la korto de la domo minacan anoniman leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun
la legantoj jam bone konas el la romano "Serenaj matenoj" de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston.
La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov? "Amo kaj malamo" estas por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn,
ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.
La romano estas mendebla ĉe: Lode Van Velde, Belgio,
retadreso: lodchjo@yahoo.com