Novaĵoj (Julio 04)

(GMT+08:00) 2019-07-04 16:36:25     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas jaŭdo, la 4a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Bulgario konsentis levi siajn rilatojn ĝis strategia partnereco; eksa usona oficialulo pri komerco diris, ke konsento de ĉina kaj usona ŝtatestroj estas grava paŝo al plua komerca intertraktado. Sekve estos programero Socia Vivo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun vizitanta bulgara prezidento Rumen Georgiev Radev. La du ŝtatestroj konsentis levi ĉina-bulgarajn rilatojn ĝis strategia partnereco.

Dum la interparolado, Xi diris, ke Ĉinio kaj Bulgario devas respekti kaj konfidi unu la alian, intensigi komunikadon inter registaroj, inter leĝdonaj instancoj kaj inter politikaj partioj, kaj plu firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li diris, ke la du landoj havas multajn similajn opiniojn pri internacia situacio kaj devas kune protekti internacian sistemon bazitan sur multflankeco kaj internacia leĝo. Li aldonis, ke Bulgario estas unu el la unuaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, kiuj subskribis kun Ĉinio dokumentojn pri interregistara kunlaboro en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj ke la ĉina flanko volas labori kun la bulgara flanko por fortigi akordigon de evoluigaj strategioj, altigi infrastrukturan konektitecon, vastigi komercon kaj investadon, intensigi interpopolajn interŝanĝojn kaj disvolvi tradician amikecon.

Radev diris, ke lia lando volas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, transportado kaj aviado kaj bonvenigas ĉinajn entreprenojn pliigi investon en Bulgario. Li aldonis, ke Bulgario subtenas multflankecon kaj la Mondan Organizon pri Komerco kaj klopodos por antaŭenigi rilatojn inter centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj Ĉinio kaj la duflankan kunlaboron.

Ĉinio plifortigos subtenon al eksperimentaj komercaj zonoj por profundigi la reformon kaj pordmalfermon kaj faciligi translandliman elektronikan komercon.

La decido estis farita en la administra kunveno de la ŝtata Konsilio, kiu okazis sub la prezidado de ĉefministro Li Keqiang merkrede. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke por antaŭenigi la reformon kaj pordmalfermon kaj la ekonomiajn transformiĝon kaj altgradigon, Ĉinio instigos al eksperimentaj komercaj zonoj esti pioniroj en mildigo de administraciaj ŝarĝoj, plibonigo de servoj kaj antaŭenigo de novigado.

La deklaro diris, ke samtempe diversaj rimedoj estos prenitaj por akceli disvolvadon de translandlima elektronika komerco, kio antaŭenpuŝos industrian altgradigon de la lando, liberigos merkatan potencialon, stimilos la loĝistikan sektoron kaj kreos laborpostenojn. Kun la aldono de pli ampleksaj eksperimentaj zonoj de translandlima komerco, Ĉinio simpligos la administraciajn procedurojn pri impostado super rilataj negocoj kaj plibonigos servojn.

La 1an de julio, iuj ekstremistoj sturmis la Domegon de la Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, detruante publikajn posedaĵojn. La honkonga socio forte kondamnis la perfortaĵojn. Pluraj lokaj ĵurnaloj, personoj el diversaj rondoj, kaj societoj esprimis sian subtenon al strikta leĝplenumado de la registaro kaj polico de la aŭtonoma regiono kaj vokis la socion esti racia kaj solidara, reformi medion de laŭleĝa regado, fokusiĝi pri ekonomio kaj popola vivteno kaj protekti prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

Carla Anderson Hills, eksa komerca reprezentanto de Usono, diris antaŭ nelonge dum intervjuo kun raportistoj, ke ĉina kaj usona ŝtatestroj atingis gravan konsenton lastatempe dum sia renkontiĝo, kio estas unua paŝo por kontinua progreso de komerca intertraktado inter la du landoj.

Hills diris, ke la du flankoj konsentis rekomenci la ekonomian kaj komercan intertraktadon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, kaj Usono promesis ne efektivigi novajn aldonajn tarifojn sur ĉinaj produktoj, kio estas la plej grava paŝo de la du flankoj por atingo de komerca interkonsento. Li aldonis, ke se la du flankoj kontinue kaj stabile faros pli pozitivajn paŝojn, ekonomioj de la du landoj multe profitos, kaj ankaŭ la duflankaj rilatoj plifortiĝos.

Cent usonaj kleruloj kaj komercaj personoj, inkluzive de eksa ŝtata helpsekretario pri orient-aziaj kaj pacifikaj aferoj Susan A. Thornton, eksa ambasadoro al Ĉinio J. Stapleton Roy kaj profesoro Ezra Vogel el la Universitato Harvard, merkrede sendis komunan leteron al usona prezidento Donald Trump kaj la Kongreso, esprimante oponon kontraŭ la politiko de kontfronto al Ĉinio.

La letero sub la titolo "Ĉinio ne estas malamiko" estis skribita de kvin famaj specialistoj pri Ĉinio. Ĝi disertas pri demandoj kaŭzitaj de politiko de la usona registaro al Ĉinio en sep kampoj, dirante, ke multaj agadoj de la usona registaro akrigas la malfortiĝon de rilatoj kun Ĉinio. Subskribintoj de la letero opiniis, ke akrigo de la streĉeco inter Usono kaj Ĉinio ne konformas al interesoj de Usono kaj la tuta mondo kaj ili estas tre maltrankvilaj pri la streĉeco. La letero montras, ke Usono traktas Ĉinion kiel malamikon kaj intencas rompi rilaton kun Ĉinio, kio damaĝos la internacian statuson kaj reputacion de Usono kaj difektos ekonomiajn interesojn de diversaj landoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede subskribis leĝprojekton pri ĉesigo de la partopreno de Rusio en la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj kun Usono.

La leĝo, publikigita en la rusa retejo pri leĝa informo, validiĝis tuj. La rusa Ŝtata Dumao, la malsupera ĉambro de parlamento, aprobis la leĝprojekton prezentitan de Putin en la 18a de junio, kaj la Federacia Konsilio, la supera ĉambro, aprobis ĝin en la 26a de junio.

Putin decidis haltigi la partoprenon de Rusio en la traktato por reagi al la usona retiro de la grava armil-rega pakto subskribita de Sovetunio kaj Usono en 1987.

Iranaj amaskomunikiloj merkrede raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani faris paroladon dirante, ke se Usono kaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio ne plenumas la devojn sub la Komuna Ampleksa Agadplano pri la irana nuklea demando, Irano superos la limigitan abundecon de riĉigita uranio, difinitan en la nuklea interkonsento.

Rouhani postulis, ke Usono kaj membroŝtatoj de la EU efike plenumu siajn promesojn kaj rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, alie, ekde la 7a de julio, Irano superos la limigitan abundecon de riĉigita uranio. Li diris, ke Irano produktos riĉigitan uranion kun ia ajn abundeco laŭ enlanda postulado.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris marde vespere en la ĉefurbo Karako, ke la venezuela registaro donas grandan gravecon al dialogo kun la opozicio kaj atendas, ke la du flankoj atingos interkonsenton pri interkompreno, paco, dialogo kaj demokratio sub la apogo de la popolo antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.

Maduro faris la rimarkojn dum sia parolado en la prezidentejo. Li ankaŭ kondamnis agojn, kiuj subfosas la pacan procezon, dirante, ke demandoj de Venezuelo devas esti solvitaj de la venezuela popolo mem, kaj eksteraj fortoj ne devas interveni.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin