Putin subskribis leĝprojekton pri suspendo de Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj

(GMT+08:00) 2019-07-04 12:25:20     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede subskribis leĝprojekton pri ĉesigo de la partopreno de Rusio en la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj kun Usono.

La leĝo, publikigita en la rusa retejo pri leĝa informo, validiĝis tuj. La rusa Ŝtata Dumao, la malsupera ĉambro de parlamento, aprobis la leĝprojekton prezentitan de Putin en la 18a de junio, kaj la Federacia Konsilio, la supera ĉambro, aprobis ĝin en la 26a de junio.

Putin decidis haltigi la partoprenon de Rusio en la traktato por reagi al la usona retiro de la grava armil-rega pakto subskribita de Sovetunio kaj Usono en 1987.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin