Eksa oficialulo: Konsento de ĉina kaj usona ŝtatestroj estas grava paŝo al plua komerca intertraktado

(GMT+08:00) 2019-07-04 12:48:37     Redaktoro:Yu

Carla Anderson Hills, eksa komerca reprezentanto de Usono, diris antaŭ nelonge dum intervjuo kun raportistoj, ke ĉina kaj usona ŝtatestroj atingis gravan konsenton lastatempe dum sia renkontiĝo, kio estas unua paŝo por kontinua progreso de komerca intertraktado inter la du landoj.

Hills diris, ke la du flankoj konsentis rekomenci la ekonomian kaj komercan intertraktadon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, kaj Usono promesis ne efektivigi novajn aldonajn tarifojn sur ĉinaj produktoj, kio estas la plej grava paŝo de la du flankoj por atingo de komerca interkonsento. Li aldonis, ke se la du flankoj kontinue kaj stabile faros pli pozitivajn paŝojn, ekonomioj de la du landoj multe profitos, kaj ankaŭ la duflankaj rilatoj plifortiĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin