Ĉina-usona kunlaboro estas aspiro de popoloj

(GMT+08:00) 2019-07-04 19:24:48     Redaktoro:Yu

La usona ĵurnalo Washington Post merkrede aperigis publikan leteron al usona prezidento Donald Trump kaj la Kongreso. La letero sub la titolo "Ĉinio ne estas malamiko", subskribita de cent personoj el la akademia, diplomatia, milita kaj komerca rondoj de Usono, esprimis maltrankvilon pri malfortiĝo de rilatoj inter Usono kaj Ĉinio kaj opiniis, ke tia situacio ne konformas al interesoj de Usono kaj la tuta mondo, kaj Vaŝingtono havas neniun konsenton amplekse konfrontiĝi kun Ĉinio. La letero komunikas al la ekstero ĝeneralan atendon de la usona publiko pri disvolvado de rilatoj kun Ĉinio.

La letero prezentis kelkajn raciajn vidpunktojn: Ĉinio ne estas malamiko por Usono ekonomie; multaj usonaj agadoj kaŭzis malfortiĝon de la duflankaj rilatoj; Usono traktas Ĉinion kiel malamikon kaj intencas disigi Ĉinion de la tutmonda ekonomio, kio damaĝos la internacian statuson kaj reputacion de Usono kaj difektos ekonomiajn interesojn de diversaj landoj; la partopreno de Ĉinio estas tre grava por traktado de tutmondaj demandoj, inkluzive de la nuna internacia sistemo kaj klimatŝanĝiĝo; por Usono la plej bona rimedo konservi interesojn estas rehavigi al si efikan konkurenckapablon en la ŝanĝiĝanta mondo, kunlabori kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj, sed la agmaniero subfosi kaj malhelpi kontakton de Ĉinio kun la mondo kondukos ĝuste al la malo de tio, kion Usono deziras.

La letero rimarkigis, ke dum sia renkontiĝo en la japana urbo Osako ĉina kaj usona ŝtatestroj konsentis plu antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn bazitajn sur kunordigo, kunlaboro kaj stabileco, rekomenci la duflankan ekonomian kaj komercan konsiliĝon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, kio estas la aspiro de la du popoloj kaj konformas al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin