Turkio, Rusio kaj Irano okazigos novan tripartian pintkunvenon pri Sirio

(GMT+08:00) 2019-07-05 14:23:16     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la turka prezidentejo Ibrahim Kalin diris ĵaŭde, ke prezidentoj de Turkio, Rusio kaj Irano okazigos novan tripartian kunvenon pri la demando de Sirio en la turka ĉefurbo Ankaro en aŭgusto.

Kalin vespere diris al raportistoj, ke prezidentoj de la tri landoj diskutos pri la situacio en Sirio, inkluzive de politika transiro kaj rehejmenigo de rifuĝintoj. Kalin aldonis, ke antaŭ nelonge dum la Osaka Pintkunveno de la Grupo 20, koncernaj landoj akordiĝis pri okazigo de la dua kvarpatia kunveno pri la demando de Sirio en la turka urbo Istanbulo. Laŭ plano, la dua kvarpartia kunveno pri Sirio kun la partopreno de gvidantoj de Rusio, Turkio, Francio kaj Germanio estos okazigita en la fino de aŭgusto aŭ la komerco de septembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin