Kubo kondamnas novajn sankciojn de Usono

(GMT+08:00) 2019-07-05 14:24:05     Redaktoro:Yu

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez ĵaude kondamnis sankciojn nove enkondukitajn de Usono kontraŭ ŝtata kompanio pro komerco kun Venezuelo.

Rodriguez diris en la socia komunikilo Twitter, ke Usono ne rajtas efektivigi unuflankajn rimedojn kontraŭ entoj de Kubo aŭ iu ajn alia lando, kiu komercas kun Venezuelo. Tio estas malobservo de internacia leĝo kaj komercaj reguloj kaj atenco kontraŭ la rilatoj kun suverenaj ŝtatoj.

La usona Ministerio de Financo merkrede diris, ke ĝi aldonis la kuban kompanion Cubametales al sia listo de entoj submetitaj al sankcioj pro konservo de komercaj rilatoj kun Venezuelo, laŭdire pro la petrola importado de Havano el la sudamerika lando.

Miguel Diaz-Canel, prezidanto de la Ŝtata Konsilio kaj la Ministra Konferenco de Kubo, diris ĵaŭde, ke Kubo neniel fleksiĝos al la sankcioj de Usono kaj plu subtenos Venezuelon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin