Ĉinio gastigos ministran konferencon de RAEP

(GMT+08:00) 2019-07-05 14:25:05     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio gastigos ministran konferencon de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) de la 2a ĝis la 3a de aŭgusto en Pekino.

Gao Feng, proparolanto de la ministerio, diris en gazetra konferenco, ke tio estos la unua ministera konferenco de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco en Ĉinio. Samtempe, la 27a intertraktado pri la regiona partnereco okazos inter la 22a kaj 31a de julio en Zhengzhou, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Henan.

Gao diris, ke Ĉinio respektas kaj subtenas la ŝlosilan rolon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kaj kontribuos al antaŭenigo de komunikado, kunlaboro kaj konsento por subteni la intertraktadon esti finita en tiu ĉi jaro.

La 26a intertraktado finiĝis la 3an de julio en la aŭstralia urbo Melburno, kun pozitiva progreso en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin