Ĉinio avertas iujn de Britio ne persisti en sia eraro

(GMT+08:00) 2019-07-05 14:53:35     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris ĵaŭde, ke Ĉinio esperas, ke iuj de la brita flanko ne pesistos en sia eraro, nek ripetos eraron.

Estis raporto, ke brita ĉefministro Theresa May diris, ke alta aŭtonomeco kaj diversaj rajtoj kaj libereco por Honkongo, difinitaj en la Komuna Deklaro de Britio kaj Ĉinio, devas esti respektataj, kaj ŝi esprimis al la ĉina flanko sian maltrankvilon pri demando de Honkongo.

Responde al ĉi-rilata demando de raportisto, Geng diris en gazetara konferenco, "Antaŭ du tagoj brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt klaĉis pri aferoj de Honkongo, kaj poste alia el la brita flanko faris senrespondecajn rimarkojn. Ĉu ili sin rdigis kaj kunagis?" Li diris ankaŭ, ke la ĉina flanko firme oponas erarajn rimarkojn de Hunt pri Honkongo, kaj tia sinteno estas aplikebla ankaŭ por similaj rimarkoj de aliaj oficialuloj de la brita registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin