Tri trompaj rezonoj de Britio pri aferoj de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-07-05 19:30:14     Redaktoro:Yu

Antaŭ nelonge, iuj ekstremistoj sturmis la Domegon de la Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, detruante la oficejajn instalaĵojn. Poste iuj britaj politikistoj parolis pri la Ĉina-Brita Komuna Deklaro lige kun la perforta okazaĵo, dirante, ke ili subtenas, ke honkongaj loĝantojn defendu sian liberecon, kiun ili akiris sub la klopodo de la brita flanko, kaj ke la honkonga registaro ne devas preteksti baton kontraŭ perfortaĵoj por sia "subpremo". Tiu rezono tute konfuzas veron kun malvero kaj estas publika subteno al krimoj kaj interveno en la internajn aferojn de Ĉinio.

La Ĉina-Brita Komuna Deklaro estas politika dokumento, subskribita de la du flankoj en 1984 pri redono de Honkongo al Ĉinio kaj aranĝoj por la transira periodo. Post kiam Honkongo estis redonita al Ĉinio en la 1a de julio 1997, ĉiuj rajtoj kaj obligacioj difinitaj en la komuna deklaro kaj rilataj kun la brita flanko jam estis komplete plenumitaj, kaj tiel jam ĝi fariĝis historia dokumento. Nun Britio ne havas suverenecon kaj rajtojn pri regado aŭ kontrolado super Honkongo nek devon aŭ respondecon pri ĝi. La ĉina registaro plenumas sian suverenecon super Honkongo laŭ konstitucio kaj la Baza Leĝo de Honkongo.

Iuj britoj diris, ke la libereco de honkonganoj estis akirita sub la klopodo de la brita flanko, kaj asertis, ke Honkongo ne povis realigi veran demokration post sia reveno al Ĉinio. Ĉiuj scias, ke dum la regado de Britio, ĉiu gubernatoro de Honkongo estis nomumita de la brita flanko, kaj honkongaj civitanoj tute ne havis voĉdonan rajton, se ne paroli pri ia ajn libereco aŭ demokratio.

Krome, la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono trakti la perfortan okazaĵon laŭ la leĝo. La Baza Leĝo de Honkongo donas al la civitanoj la rajtojn pri parolado, kunveno, parado kaj manifestacio, tamen ĉiu devas respekti alies liberecon kaj rajtojn kaj observi publikan ordon, kiam ili plenumas siajn liberecon kaj rajtojn. La perfortaj agoj de sturmo al la Domego de la Leĝdona Konsilio serioze tretis laŭleĝan regadon kaj venenis socian stabilecon de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin