Irano proklamis altigi abundecon de riĉigitan uranion

(GMT+08:00) 2019-07-07 18:51:29     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe la irana registaro proklamis, ke Irano altigas abundecon de produktado de riĉigita uranio kaj ne obeos la limigon de la Ampleksa Interkonsento pri la Irana Nuklea Demando, kiu difinis la maksiman limigon de produkta abundeco je 3,67%.

Proparolanto de la irana registaro Behrouz Kamalvandi publikigis deklaron, konfirmante, ke Irano altigos produktan abundecon de riĉigita uranio super la limigo de 3,67%.

Laŭ informo de irana novaĵ-televido, la Bushehr nuklea planto bezonas riĉigitan uranion kun abundeco de 5% kaj la sciencesplora nuklea reaktoro en Tehrano bezonas la riĉigitan uranion de 20% de abundeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin