Tri faktoroj igas la mondon esti pli dependa de la ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2019-07-08 20:01:32     Redaktoro:Xiong

La Tuttergloba Instituto McKinsey lastatempe eldonis raporton. Laŭ tiu raporto, de 2000 ĝis 2017, la indico de dependeco de la mondo je la ĉina ekonomio iris de 0,4 ĝis 1,2. Tio estas nepra rezulto de ekonomia tutmondiĝo, kaj ankaŭ montras, ke Ĉinio, en la senĉesa kunfandiĝo en la mondon, akcelas la ekonomian kreskadon de la mondo, kaj samtempe, ke la fido de la internacia socio al la ĉina ekonomio estas ĉiam pli granda.

Laŭ antaŭkalkulo de la Monda Banko, de 2012 ĝis 2016, la kontribua indico de la ĉina ekonomio por la mondo atingis 34% kaj superis la tuton de Usono, Eŭropa Unio kaj Japanio. Kaj pro tio la dependeco de la mondo je la ĉina ekonomio pograde altiĝas.

Unue, Ĉinio havas plej gigantan konsummerkaton en la tuta terglobo kaj plej grandegan amason da meze salajritaj homoj, kio alportas al la monda ekonomio neelĉerpeblan dinamikon. Mckinsey citis donitaĵojn de la Monda Banko, dirante, ke de 2010 ĝis 2017 Ĉinio kontribuis 31% de la sumo de la tutmonde familia konsumado, kaj en varoj, kiaj aŭtoj, vinoj, poŝtelefonoj kaj tiel plu Ĉinio estas la unua granda merkato en la mondo.

Due, Ĉinio estas la monde unika lando, kiu posedas ĉiujn industriajn sektorojn, kaj ĝiaj ĉenoj por liverado evidente diferencas de ĉiuj aliaj. Mckinsey diris, ke preskaŭ ĉiuj industrioj de la mondo iagrade dependas de Ĉinio, kaj inter 20 industrioj esploritaj en Ĉinio estas 17 industrioj, kies konsuma kvanto estas pli ol 20% de la totala konsumkvanto de la mondo.

Kaj trie, la investado de Ĉinio en eksterlandoj ankaŭ ludas gravan rolon en la keskado de la monda ekonomio. Kiel la dua granda investlando en la mondo, Ĉinio en la jaro 2018 faris investon en eksterlandoj kun 130 miliardoj da usonaj dolaroj, kreis 17 milionojn da laborlokoj por la koncernaj landoj kaj gajnigis al tiuj landoj imposton de 40 miliardoj da usonaj dolaroj.

En la estonteco Ĉinio daŭre entreprenos siajn aferojn en pli bonaj manieroj, strikte ligos kun la mondo per pluapaŝaj reformo kaj malfermo kaj faros novan kontribuon por kresko de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin