Lanĉi liberkomercan zonon en Afriko donas fortan dinamikon al plurflankismo kaj libera komerco

(GMT+08:00) 2019-07-08 20:31:45     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 8a de julio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke en nuna tempo, kiam multiĝas nestabilaj kaj necertaj faktoroj de la internaica situacio, lanĉi liberkomercan zonon en la afrika kontinento donas fortan dinamikon al plurflankismo, libera komerco kaj aperta monda ekonomio.

La 7an de julio la speciala pintkonferenco de la Afrika Unio okazis en Niĝerlando, proklamante oficiale lanĉi liberkomercan zonon en Afriko. Responde al koncerna demando Geng Shuang diris:

"Kiel bona amiko, bona kompano kaj bona frato de afrikaj landoj, Ĉinio varme gratulas, ke la liberkomerca zono en Afriko estas oficiale lanĉita. Tio estas grava mejloŝtono por la ekonomia integriĝo de Afriko kaj havas gravan signifon por evoluado de la afrikaj ekonomio kaj socio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin