Irano anoncis pliigon de koncentrigiteco de riĉigita uranio

(GMT+08:00) 2019-07-08 14:23:59     Redaktoro:Xiao

La irana registaro dimanĉe anoncis, ke la lando pliigos koncentrigitecon de riĉigita uranio. La koncentrigiteco ne estos limigita de la regularo pri riĉigita uranio, fiksita en la tutflanka interkonsento pri irana nuklea demando.

En la sama tago, proparolanto de la irana atom-energia organizo Behrouz Kamalvandi konfirmis la mesaĝon, ke Irano altigos la koncentrigitecon de riĉigita uranio, kiu trorompos la limon de 3.67%, fiksitan en la tutflanka interkonsento pri irana nuklea demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin