Liberkomerca Regiono de Afrika Kontinento estos oficiale fondita

(GMT+08:00) 2019-07-08 11:04:04     Redaktoro:Yu

Speciala pintkunveno de la Afrika Unio pri Liberkomerca Regiono de la Afrika Kontinento malfermiĝis en la niĝerlanda ĉefurbo Niameo. La kunveno oficiale deklaros fondiĝon de la liberkomerca regiono.

Egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, diris en la malferma kunveno, ke Liberkomerca Regiono de la Afrika Kontinento estos unu el la plej grandaj liberkomercaj regionoj de la mondo, kaj konstruado de la liberkomerca regiono bezonas fortigi dialogon inter la membroj de la Afrika Unio, certigi ekonomian komplementecon inter diverslandaj ekonomioj kaj krei pli bonan medion por investado.

Niĝerlanda prezidento Mahamadou Issoufou diris en la kunveno, ke la konstruado de la liberkomerca regiono estas la plej grava afero de la Afrika Unio de post ĝia establiĝo, kaj disvolvado de la liberkomerca regiono ekscitos la ekonomian potencialon de la afrika kontinento, akcelos ekspluatadon de resursoj kaj kreos pli da laborŝancoj.

Prezidanto de la Afrika Unio anoncis, ke Niĝerio kaj Benino oficiale subskribis interkonsenton pri Liberkomerca Regiono de la Afrika Kontinento.

Interkonsento pri Liberkomerca Regiono de la Afrika Kontinento oficiale validiĝis en la 30a de majo. Krom Eritreo, ĉiuj aliaj 54 membroj de la Afrika Unio subskribis la interkonsenton, kaj 27 el ili prezentis al la unio instrumentojn de ratifo laŭ enlanda leĝa proceduro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin