Vicprezidanto de Konstanta Komitato de NPK vizitis Finnlandon

(GMT+08:00) 2019-07-08 11:09:12     Redaktoro:Yu

Ĉina delegacio estrata de vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio Zhang Chunxian vizitis Finnlandon de la 5a ĝis la 7a de julio laŭ la invito de la finna parlamento. Zhang interparolis kun prezidanto de la finna parlamento Matti Vanhanen.

Zhang diris, ke en la periodo inter 2017 kaj 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj finna prezidento Sauli Niinisto realigis reciprokan viziton, malfermante la novan eraon de rilatoj inter la du landoj. Li diris, ke la ĉina flanko volas labori kun la finna flanko por efektivigi rezultojn de vizitoj de la du ŝtatestroj, fortigi kunlaboron en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, intensigi interŝanĝojn inter leĝdonaj instancoj de la du landoj, fari bonan preparon por la ĉina-finna vintra sportkonkurso 2019, kaj senĉese puŝi ĉina-finnajn novtipajn kunlaborajn rilatojn orientitajn al la estonteco rikolti novajn fruktojn.

Vanhanen diris, ke finna-ĉinaj rilatoj restas neŝanceleblaj kaj eĉ pli firmaj post forpaso de longa tempo, kaj lia lando atribuas grandan gravecon al tradicia amikeco kun Ĉinio kaj volas profundigi politikan reciprokan konfidon kaj reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio kaj plu antaŭenigi rilatojn inter Finnlando kaj Ĉinio kaj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio, profitante de sia ofico kiel deĵoranta prezidanto-lando de la EU kaj de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la venonta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin