Aŭtobombo mortigis 6 homojn kaj vundis 96 aliajn en centra Afganio

(GMT+08:00) 2019-07-08 12:29:53     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la registaro de la afgana provinco Ghazni, Aref Nuri, diris, ke almenaŭ ses homoj estis mortigitaj kaj 96 aliaj vunditaj, post kiam aŭtobombo eksplodis dimanĉe en la provinca ĉefurbo Ghazni.

La oficialulo diris, ke la eksplodo okazis je la 8a horo kaj 30 minutoj laŭ loka tempo apud sekureca sekcio de polico en la urbo Ghazni, kaj la mortintoj inkluzivas du sekurecajn personojn kaj kvar civilulojn. Krome, 87 civiluloj kaj 9 sekurecaj personoj estis vunditaj en la eksplodo.

Nuri, kiu fiksis la nombron de mortintoj je 12 en pli frua tempo, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la unuaj informoj estis bazitaj sur erara kalkulo.

Samtempe, estro de departemento pri sano en la urbo Ghazni, Baz Mohammad Humat, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke 75 vunditoj, plejparte civiluloj, inkluzive de 30 studentoj kaj 5 virinoj, estis portitaj al hospitalo por kuracado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin