Afgana interna dialogo komenciĝis en Daŭho

(GMT+08:00) 2019-07-08 12:31:00     Redaktoro:Yu

Suicida atako per aŭtobombo, pri kiu Talibano deklaris respondecon, okazis dimanĉe en Ghazni, la ĉefurbo de la afgana orienta provinco Ghazni, mortigante 6 homojn kaj vundante pli ol 180 aliajn, kiuj plejparte estis civiluloj, inkluzive de lernantoj.

Tio estis la dua letala eksplodo en Ghazni dum la lastaj tri tagoj dum klopodoj por antaŭenigo de nacia repacigo kaj realigo de paco en Afganio.

La dimanĉa sanga atako koincidis kun la komenco de la afgana interna intertraktado en la katara ĉefurbo Daŭho, kun la ĉeesto de 17-membra teamo de Talibano.

Proparolanto de la registaro de la provinco Ghazni, Aref Nuri, diris, ke 6 homoj, inkluzive de du sekurecaj personoj kaj 4 civiluloj, estis mortigitaj, kaj 186 aliaj, inkluzive de 9 sekurecaj personoj kaj 177 civiluloj, estis vunditaj en la eksplodo, okaze de la interna intertraktado en Daŭho.

Nuri ankaŭ diris, ke 60 loĝdomoj kaj 4 bazaroj estis tute detruitaj aŭ grave difektitaj pro la eksplodo.

Lokanoj diris, ke la nombro de mortintoj en la eksplodo estis pli granda ol la raportita.

Afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani, en deklaro publikigita post la eksplodo, forte kondamnis la okazaĵon kiel "malkuraĝan" teroristan atakon, dirante, ke Talibano ne povos ricevi koncedojn per celado al civiluloj, precipe infanoj en la paca intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin