Germana ekonomia rondo deziras Usonon kaj Ĉinion solvi malkonsenton per dialogo

(GMT+08:00) 2019-07-08 13:23:17     Redaktoro:Yu

Lastatempe en sia renkontiĝo dum la Osaka Pintkunveno de la Grupo 20, ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono atingis gravan konsenton. Ili konsentis antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn bazitajn sur kunordigo, kunlaboro kaj stabileco, kaj rekomenci ekonomian kaj komercan konsiliĝon surbaze de egaleco kaj reciproka respeskto. La konsento kondukis la ekonomiajn kaj komercajn demandojn inter la du landoj sur la ĝustan vojon de dialogo kaj sendis pozitivan signalon al la internacia komunumo kaj la tutmonda merkato. La ekonomia rondo de Germanio ĝenerale esperas, ke Ĉinio kaj Usono solvos la demandojn per dialogo por aldoni stabiligajn faktorojn al la tutmonda merkato,

Meisterkreis, germana asocio fondita de reprezentantoj de pli ol 70 sektoroj, estas la piktogramo de germanaj markoj, kaj ĝiaj membroj inkluzivas multajn famajn firmaojn de la lando. Clemens Pflanz, fondinto kaj prezidanto de la asocio, opiniis, ke mildigo de la streĉeco inter Ĉinio kaj Usono fortigis la tutmondan fidon, kaj ke anstataŭ efektivigo de sankcioj unu kontraŭ la alia, paca dialogo estas konvena agmaniero konformanta al interesoj de la du landoj kaj eĉ la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin