Ĉina vicprezidanto ĉeestis inaŭguron de Forumo pri Monda Paco

(GMT+08:00) 2019-07-08 13:47:30     Redaktoro:Yu

Lunde en Universitato Tsinghua malfermiĝis Forumo pri Monda Paco kun la temo "komuna respondeco, komuna regado kaj komuna divido". Ĉina vicprezidanto Wang Qishan faris paroladon en la malferma kunveno.

Wang diris, ke post plej penigaj klopodoj dum la pasintaj jaroj de post la fondiĝo de la popola respubliko, Ĉinio realigis historian ŝanĝiĝon de nesufiĉa sateco al modere prospera socio, kaj la ĉina nacio alfrontas brilan perspektivon de granda rejuniĝo. Ĉinio ne povas disvolviĝi sen la mondo, kaj ankaŭ la mondo ne povas progresi sen Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam firme sekvas la vojon de paca disvolvado kaj neniam serĉos hegemonion, ekspansion kaj influsferon, kaj fronte al la reguligo de internacia ordo, Ĉinio rekomendas konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kaj komunumon kun komuna estonteco de la homaro, protekti la bazŝtonon de multflankeco, larĝigi la vojon de komuna disvolvado, faciligi interŝanĝojn inter civilizacioj kaj kune trakti novajn komunajn defiojn de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin