Ruino de Liangzhu estis sukcese metita en liston de mondaj heredaĵoj

(GMT+08:00) 2019-07-09 16:40:22     Redaktoro:Selena

El: DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

En la 6a de julio en la sesio pri peticio de mondaj heredaĵoj en Baku, Azerbajĝano, la ruino de Liangzhu, kiu situas en la urbo Hangzhou de la ĉina suda provinco Zhejiang, estis aprobita kiel la monda kultura heredaĵo. Ĝis nun Ĉinio jam posedas 55 mondajn heredaĵojn.

Dum diskutado kaj ekzamenado de peticiita ruino, reprezentantoj el Azerbajĝano, Ugando, Norvegio kaj Zimbabvo sinsekve esprimis opiniojn. La reprezentanto de Azerbajĝano diris, ke la ruino de Liangzhu manifestas altecon de civilizacio de Ĉinio kaj sudazia regiono antaŭ kvin mil jaroj.

"La ruino de Liangzhu pruvas kontribuon de Yangzi-rivero al la origino de la ĉina civilizacio kaj atestas ĝian kontribuon en urba planado en la frua periodo de la urba civilizacio. Ĝi estas granda sukceso en la historio."

Fine azerbajĝana kultura ministro Abulfas Garayev deklaris, ke la ruino de Liangzhu estis oficiale metita en liston de mondaj heredaĵoj.

Ĝis nun Ĉinio jam posedas 55 mondajn heredaĵojn. Liu Yuzhu, estro de ĉina Ŝtata Administracio de Kulturaj Restaĵoj montris, ke Ĉinio plifortigos kunlaboron kun aliaj landoj por bone protekti mondajn kulturajn heredaĵojn.

"Post aliĝo al Konvencio de Mondaj Heredaĵoj, Ĉinio rapide disvolviĝis rilate al mondaj heredaĵoj. Nun Ĉinio havas 55 mondajn heredaĵojn, kiuj fariĝis fenestro de Ĉinio por elmontri ĝian longedaŭran historion kaj kulturan diversecon al la mondo, kaj cetere ludas neanstataŭigeblan rolon en interŝanĝoj inter malsamaj civilizacioj. La ĉina registaro konsekvence faros protekton kaj administron al mondaj heredaĵoj, pluapaŝe fortigos profundan kunlaboron kun koncernaj internaciaj organizoj kaj prenos pli da respondeco en tiu ĉi kampo por bone protekti la kulturan hejmlokon de la homaro kune kun aliaj landoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin