Por prospero de nia verda poplo
---- Kunĝuu la etoson de Esperanto en la lernejo Baiyangshujie

(GMT+08:00) 2019-07-09 17:58:04     Redaktoro:Ĝoja

Koncerna legado

La nuna situacio kaj taktikoj por enkonduki Esperanton en la bazajn lernejojn de Ĉinio

Wei Yubin (Jado)
Artikolo el Esperanto (januaro 2019)

Sen instruado de Esperanto, ne estus disvastigo de Esperanto

En la jaro 1999 Ĉinio okazigis la 8-an reformadon de objektoj de instruado. Oni ankoraŭ memoras ke komence de la reformado estis populara la rimarkigo: "Instruistoj, ĉu vi estas pretaj vizaĝe al la reformado de objektoj de instruado?" Sed kiam alvenis instru-objekta reformado en lernejon, ĉinaj esperantistoj ne estis pretaj.

Antaŭ dek jaroj, plengorĝe alvokante mi skribis artikolon "Kapti la ŝancon de la reformado de instru-objektoj kaj enkonduki Esperanton en mez-kaj elementajn lernejojn. Necesas tre urĝe agi, alie nia movado ne havos grandpaŝan disvolviĝon."

Kiajn avantaĝojn ni havas? Kion ni devos fari?

La aktualaj kondiĉoj

1. La registaro de Ĉinio subtenas la Esperanto-movadon

Ni povus tion vidi pere de la okuloj de la usona profesoro Ronald J. Glossop, kiu multfoje vizitis nian landon. En la artikolo Kial Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de Esperanto li skribis: "la registaro de Ĉinio estis kaj estas ĝenerale pli helpema al Esperanto kaj esperantistoj ol aliaj landaj registaroj. En Ĉinio la landa registaro subtenas la eldonadon de revuoj kaj magazinoj. Oni povas legi, aŭdi kaj vidi Esperantajn dissendojn ĉiutage per https://esperanto.cri.cn/ kaj http://www.espero.com.cn. La registaro dungas multajn homojn (eĉ eksterlandanojn) por uzi Esperanton en sia ĉiutaga laboro. Kiom da aliaj landaj registaroj elspezas tiom da mono por subteni la uzon de Esperanto?"

2. La nova reformado pri objektoj de instruado en la bazaj lernejoj de Ĉinio donas senprecedencan ŝancon al la Esperanto-movado.

La lernejo estas grava loko por disvastigo de Esperanto. La usona sociologo James Kelman diris: "Kion vi volas akiri en la ŝtato, tion vi devas semi en la lernejo". El tiu ĉi eldiro ni povus scii, ke la lernejo havas ne neglekteblan pozicion en regiono aŭ ŝtato.

a. La gvidanta ideo de la reformado de instru-objektoj

"La edukado devas vizaĝi al la modernigo, la mondo kaj estonteco." Tion la fama politikisto Deng Xiaoping surskribis por la Lernejo Jingshan de Pekino. Ĝi montris la direkton por la reformado de objektoj de instruado: eduko devas sin orienti al mondskala evoluo. Esperanto, kies naskiĝo kaj evoluo estas akompanataj de zorgo pri la sorto de la homaro, iĝis ideala lernobjekto en tia eduka reformado.

b. La ideo de la nova reformado pri la instru-objekto

"Ĉio por la lernantoj" estas la kerna ideo de la instru-objekta reformado. Ĉi tie "ĉio" signifas, ke la aranĝo de la instru-objekto, maniero de la lerneja administrado, instrumetodo ktp. devas baziĝi sur la dumviva disvolvado de lernantoj.

c. Tri-nivela administrado pri la instru-objekto

Antaŭe, la ŝtato kun rigida administrado de instru-objektoj ne permesis ŝanĝon de kursoj fare de la lokaj edukaj departementoj. Tial en la tuta lando, ĉu urbe, ĉu vilaĝe, instruataj estis nur unuecaj kursoj, kio ne konvenas al ĉiuj regionoj kaj lernejoj.

Nuntempe por ŝanĝi la situacion, la ŝtata administrado ne plu estas tiel rigida, kaj fariĝas iom pli elasta. La rajto rearanĝi instru-objektojn estis laŭproporcie dividita de la lokaj administrantoj kaj lernejoj, je tri niveloj: ŝtata, loka kaj lerneja. Objektoj instruataj fariĝis kaj unuecaj kaj variaj. Pro tio la instru-objektoj estas pli kaj pli konvenaj por lernantoj de diversaj regionoj kaj lernejoj. Kaj la ŝtato kuraĝigas instruistojn, ke ili partoprenu en la ekspluatado de instru-objektoj.

ĉ. Kerna klereco

En la lastaj jaroj la vorto "kerna klereco" estas vaste konata en la ĉina edukado. Tiu grava nocio celas al dumviva disvolviĝo kaj adaptiĝo al la socio de edukitoj. Kaj interalie, posedi mondan konscion kaj malferman sintenon, koni la disvolviĝon de la homa civilizacio estas ne mankigeblaj partoj de la "kerna klereco".

d. Nova koncepto pri la lernanto

La lernanto estas homo sur fono de la tuta mondo. La lernantoj ne estas iloj utiligataj, regataj kaj laŭplaĉe manovreblaj de aliaj homoj, sed estas unikaj estaĵoj. Ĉiu lernanto estas ne nur speciala kaj sendependa personeco, sed ankaŭ personeco en rilatoj kun aliaj homoj kaj la socio. Unue la lernantoj estas homoj troviĝantaj en la vivo, homoj en kultura heredaĵo, en viva mondo, en rilatoj, kaj en sia epoko, kontraŭ monda fono.

La ĉina literaturistino Bingxin diris: "Kiu scipovas Esperanton, tiu konas la mondon!". Lerni Esperanton povus helpi infanojn pli bone kontakti kun la mondo.

Ĉio supre menciita donas al la ĉina esperantisto avantaĝon kaj ŝancon por enkonduki Esperanton en la bazajn lernejojn.

Taktikoj

La politiko kaj taktiko estas garantio por atingi la sukceson de la afero. Por sukcese enkonduki Esperanton en la lernejon ni povus aliri al nia tasko el jenaj flankoj:

1. Esperanto kiel eksperimenta tasko

Pri la propedeŭtika valoro de Esperanto oni jam faris multajn eksperimentojn en multaj landoj. Sed en Ĉinio "oni ankoraŭ ne bone faris la necesajn statistikojn pri tiu afero kaj mankas studo kaj raporto pri tiu laboro bazita sur solidaj esploroj".

Nun la elementa lernejo Baiyangshujie en la Taiyuan-urbo, Shanxi-provinco, jam rikoltis ĝojigajn fruktojn en eksperimento dum dek jaroj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Laŭ ilia esploro la infanoj, kiuj lernas Esperanton, povas gajni pli altajn poentojn en la ekzameno de la angla lingvo ol infanoj, kiuj ne lernis Esperanton.

2. Esperanto kiel lerneja objekto

Konsiderante la nunan situacion kaj la lernejan kultur-celon, la lernejo povas laŭproporcie rearanĝi siajn instru-objektojn, por krei apartajn trajtojn de la lernejo, en la kadro de la plano kaj normo de la ŝtata administrantaro pri eduko. Ĉi-flanke Esperanto havas brilan trajton kiel instruata objekto de la lernejo.

3. Esperanto kiel libervola kurso

Kiel libervola kurso Esperanto povus fortigi la abundecon, diversecon kaj elekteblecon de kursoj de la lernejo, vigligi la lernejan kulturetoson, disvastigi la spacon de memstara disvolviĝo, kulturi transkulturan konscion kaj la mondan vidkampon.

Per la instruado de Esperanto la lernejo povus ellabori sian unikan edukan politikon.

4. Integri la lernejajn instru-objektojn kun la ŝtataj

Laŭ la bezono de instruado oni povus integri la enhavon de Esperanto-kurso kun tiuj de lernobjektoj de la ŝtata eduka administracio, ekzemple kun la anglalingva kaj morala, fortigi la interligon de Esperanto kun la ŝtataj instru-objektoj, tiel ke instruado de Esperanto povus gajni pli grandan avantaĝon.

Rimarkoj

Por senbare antaŭenigi nian laboron en la lernejo, kaj akiri subtenon de la lernejo kaj gepatroj de lernantoj, jen kelkaj aferoj, kiuj estas atentindaj:

a. Pri la trejnado de instruistoj

Estas ĉina proverbo, ke "eĉ la plej lerta dommastrino ne povas prepari manĝaĵojn sen rizo". La lernejo devas kulturi siajn kompetentajn instruistojn de Esperanto, kio estas grava por nia movado. Se instruado de Esperanto en la lernejo dependas nur de helpo veninta de ekstere, ekzemple de Esperanto-asocioj, sen propraj instruistoj de la lernejo, la instruado de Esperanto ne povas daŭri longe. Jam multaj ekzemploj tion konfirmis, ke se la de-ekstera helpo ĉesas, la afero en lernejo haltas.

b. Ne tro multe deziri kaj blinde propagandi

La propagando devas esti laŭfakta kaj konvinka; ne troigu la valoron de Esperanto. La celo de instruado de nia lingvo devas utili al la disvolviĝo de la lernantoj. Ne tro multe deziru atingi. Iru paŝon post paŝo.

c. La enhavo de kurs-libro ne estu tro profunda

Ni devas doni la atenton al kresko de intereso de lernantoj pri Esperanto. Ne donu tro malfacilajn lern-taskojn. Esperanto por la ĉino estas nenio alia ol nepatra lingvo.

ĉ. Neniam subtaksi la valoron de la nacia lingvo

Instruante Esperanton, por prilumi la lernatan lingvon rilate al la nacia lingvo, oni povus kompari ĝin kun la nacia lingvo laŭ la aspektoj de gramatiko kaj strukturo. Neniam subtaksi la valoron de iu ajn lingvo. Esperanto estas lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj, kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", helpu la naciajn lingvojn vivi harmonie kaj daŭripove.


1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin