Ĉinio esperas, ke venezuelaj partioj plej frue atingos substancan komunan ideon

(GMT+08:00) 2019-07-09 19:41:05     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 9a de julio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esprimas bonvenigon pri la penado de la internacia komunumo, i.a. de Norvegio, konduki la problemon de Venezuelo al paca intertraktado, kaj atendas, ke la venezuelaj partioj kiel eble plej frue atingos substancan komunan ideon.

Estas raporto, ke sub la interhelpado de la norvega registaro antaŭ nelonge por la venezuela registaro kaj la opozicio la tria dialogo havis lokon en Barbados. Por tio Geng Shuang komentis:

"La vidpunkto de Ĉinio estas konsekvenca kaj eksplicita ĉe la problemo de Venezuelo. Ĉinio insistas, ke la problemo devas esti solvita de la venezuelaj partioj per politika dialogo kaj konsiliĝo kaj en la kadro de la konstitucio. Ni esprimas bonvenigon pri la penado de la internacia komunumo, i.a. de Norvegio, konduki la problemon de Venezuelo al paca intertraktado, kaj atendas, ke la venezuelaj partioj kiel eble plej frue atingos substancan komunan ideon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin