Ĉinio urĝas Usonon haltigi malĝustajn praktikojn de redukto de interpopolaj interŝanĝoj

(GMT+08:00) 2019-07-09 10:56:52     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde urĝis la usonan flankon haltigi la malĝustajn praktikojn de subpremo kaj limigo de duflankaj interŝanĝoj en interpopola kaj kultura sektoroj

Geng Shuang, proparolanto de la ministerio, faris la rimarkojn, kiam li komentis raportojn, ke ĉindevena usona esploristo pri kancero Xifeng Wu ĉi-jare eksiĝis de la plej alta posteno en la Kancera Centro de MD Anderson post kelkmonata enketo pri ŝiaj profesiaj rilatoj kun Ĉinio. Geng diris, ke la ĉina flanko esperas, ke la usona flanko traktas la disvolviĝon de Ĉinio kaj ĉina-usonajn rilatojn en konvena maniero. Li vokis la usonan flankon labori kun Ĉinio por konservi kaj plibonigi duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en interpopola kaj kultura sektoroj.

Geng diris, ke en la lastaj jaroj, iuj homoj kaj institucioj en Usono akuzis kelkajn ĉinajn studentojn, klerulojn, sciencistojn kaj ĉindevenajn usonajn sciencistojn en Usono pri "spionado", faris senbazajn kritikojn kaj molestis ilin, kio kaŭzis plurajn falsajn kaj malĝustajn kazojn kaj grave malhelpis interŝanĝojn en interpopola kaj kultura sektoroj kaj scienca kunlaboro. Li aldonis, ke pli kaj pli da universitatoj, pensfabrikoj kaj homoj el ĉiuj sociaj rondoj en Usono pridubis kaj kritikis la malĝustajn praktikojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin