Irano deklaris trarompon de difinita limo de abundeco de urani-riĉigo

(GMT+08:00) 2019-07-09 11:51:53     Redaktoro:Yu

La irana registaro lunde deklaris, ke Irano trarompis la difinitan limon de 3,67-procenta abundeco de urani-riĉigo sub la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la irana nuklea demando.

Proparolanto de la Irana Atom-Energia Organizo Behrouz Kamalvandi tiutage publikigis deklaron, konfirmante, ke Irano trarompis la difinitan limon de 3,67-procenta abundeco de urani-riĉigo sub la nuklea interkonsento. Li diris, ke se partoprenantaj partioj de la interkonsento ne povus garantii la rajtojn kaj interesojn de Irano sub la interkonsento, Irano komencos urani-riĉigon kun 20-procenta abundeco.

La limigita abundeco de urani-riĉigo estas ŝlosila artikolo de la nuklea interkonsento. Riĉigita uranio kun la abundeco de pli ol 90% estas uzebla kiel nukle-armila materialo. Teorie, 20-procenta kaj 90-procenta abundecoj estas senproblemaj teknike por Irano en urani-riĉigo.

En 2015, Irano kaj la ses potencaj landoj, nome Usono, Britio, Francio, Germanio, Rusio kaj Ĉinio, subskribis la Komunan Ampleksan Agadplanon. Ĝi tekstas, ke en 15 jaroj de post la validiĝo de tiu ĉi interkonsento, Irano povas konservi ne pli ol 300 kilogramojn da riĉigita uranio kun maksimume 3,67-procenta abundeco; la internacia komunumo promesis nuligi serion da sankcioj kontraŭ Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin