Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj alvokis profundigon de ampleksa strategia partnereco kun Pollando

(GMT+08:00) 2019-07-09 14:27:47     Redaktoro:Yu

Lunde en Varsovio, ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj Aferoj Wang Yi interparolis kun pola ministro pri eksterlandaj aferoj Jacek Czaputowicz, alvokante profundigon de ampleksa strategia partnereco kun Pollando.

Wang diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la ŝlosila rolo, kiun Pollando ludas kiel grava lando inter centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj kiel membro de la Eŭropa Unio (EU), kaj volas labori kun la pola flanko por vastigi tradician amikecon, starigi kunlaboran interkonsenton, injekti novan impulson en duflankajn rilatojn, kaj puŝi la ampleksan strategian partnerecon inter la du nacioj marŝi en la antaŭa vico de rilatoj inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. Wang vokis la du landojn plifortigi strategian komunikadon, subteni altnivelajn interŝanĝojn en diversaj kampoj, cementi politikan reciprokan konfidon kaj respekti kaj konsideri unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li diris, ke la ĉina merkato estas malfermita al Pollando, kaj Ĉinio pretas importi pli da polaj produktoj por mildigi komercan malekvilibron, instigas siajn entreprenojn investi kaj negoci en Pollando kaj esperas, ke la pola flanko liveros al ili justajn, malfermajn kaj nediskriminacian komercan medion.

Czaputowicz diris, ke Pollando, troviĝanta en la centro de Eŭropo, volas aktive partopreni en la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo, plifortigi duflankajn interŝanĝojn, kaj ludi pozitivan rolon por akceli kunlaboron inter centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj Ĉinio kaj inter la EU kaj Ĉinio. Li aldonis, ke Pollando bonvenigas ĉinajn investojn, kaj traktos eksterlandajn entreprenojn laŭ internaciaj leĝoj kaj komercaj principoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin