Partioj de Afganio alvokas okazigon de ampleksa intertraktado

(GMT+08:00) 2019-07-09 14:28:43     Redaktoro:Yu

Afgana interna dialogo fermiĝis marde frumatene en la katara ĉefurbo Daŭho sub la aŭspicioj de Kataro kaj Germanio. Deklaro de la kunveno alvokas okazigon de ampleksa intertraktado pri la afgana demando.

La kunveno malfermiĝis dimanĉe kun la ĉeesto de pli ol 60 homoj kiel individuoj el la afgana registaro, Talibano kaj aliaj sektoj. Ĉefaj enhavoj de la deklaro estas, ke nur ampleksa intertraktado povas konduki al realigo de longedaŭra paco; ne devas esti plu milito en Afagnio; la internacia komunumo devas respekti la valorojn de Afganio kaj certigi la sekurecon de lernejoj, hospitaloj, loĝkvartaloj, digoj kaj aliaj publikaj instalaĵoj. La kunveno estas rigardata kiel grava trarompo en la paca procezo de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin