Germanio rifuzis usonan proponon pri sendo de trupoj al Sirio por antiterorisma batalo

(GMT+08:00) 2019-07-09 14:29:43     Redaktoro:Yu

La germana registaro lunde rifuzis la proponon de Usono pri sendo de terarmeaj trupoj al Sirio por antiterorisma batalo.

Proparolanto de la germana federacia registaro Steffen Seibert diris en regula gazetara konferenco, ke Germanio daŭrigos sian antaŭan militan kontribuon al batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, inkluzive de sendo de skoltaviadiloj kaj oleprovizaj aviadiloj kaj milita trejnado. Li akcentis, ke ĉio ĉi ne inkluzivas sendon de terarmeaj trupoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin