Usona komercisto: komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havos brilan perspektivon

(GMT+08:00) 2019-07-10 19:48:50     Redaktoro:Xiong

La simpozio "La ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono: aktualeco kaj perspektivo" okazis la 9an kaj 10an de julio en Honkongo. Jeff Moseley, la ĉefplenumanto de la Teksasa Asocio de Komerco, partoprenis en la simpozio. Kiam li akceptis intervjuon, li diris, ke surbaze de favoro kaj profito unu al la alia la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havos birlan perspektivon.

Jeff Moseley rimarkigis, ke ekde la jaro 1979, kiam stariĝis la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la dulanda kunlaboro en ekonomio kaj komerco favoigis la dulandajn popolojn, Ĉinio kaj Usono havas inter si firman bazon en komerca kunlaboro.

Moseley diris, ke la dulandaj ŝtatestroj atingis gravan komunan komprenon en Osako, t.e. konsenti rekomencon de la interkonsiliĝo pri ekonomio kaj komerco; kaj evidentiĝas, ke tia rezulto estas "inspira". Kaj li esperis, ke la nova interkonsiliĝo venos al sukceso.

Moseley substrekis, ke la Teksasa Asocio de Komerco havas historion de preskaŭ cent jaroj, kaj ĝi ĉiam strebas antaŭenigi disvolvadon de ekonomio kaj komerco. "Antaŭ ĉ. 20 jaroj ni starigis komercajn rilatojn kun Ĉinio, kaj la komerco kun Ĉinio strikte koncernas la lokan dungitecon de Teksaso," li diris.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin