Xi substrekis partian konstruadon en centraj partiaj kaj ŝtataj institucioj

(GMT+08:00) 2019-07-10 12:34:42     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde urĝis centrajn partiajn kaj ŝtatajn instituciojn fariĝi ekzemplaj institucioj, kiujn fidas la Centra Komitato de la KPĈ kaj pri kiuj la popolo estas kontenta.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris en kunveno, ke centraj partiaj kaj ŝtataj institucioj devas amplekse plibonigi la kvaliton de partia konstruado.

Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

Xi diris, ke centraj partiaj kaj ŝtataj institucioj devas starigi la ekzemplon, kaj partia konstruado en la institucioj devas esti prioritato kun la partia praktiko de strikta memregado en ĉiuj kampoj kaj efektivigo de memreformo. Li emfazis, ke rimarkindaj atingoj estis faritaj de centraj partiaj kaj ŝtataj institucioj en partia konstruado de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en la fino de 2012. Li diris ankaŭ, ke centraj partiaj kaj ŝtataj institucioj devas esti en la avangardo en teoria studo, kaj apliki gajnojn de la studo al plenumado de siaj propraj devoj kaj antaŭenigo de disvolvado de aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin