Sud-Koreio esprimis ĉe MOK maltrankvilon pri japana limigo de eksporto de teknik-rilataj materialoj

(GMT+08:00) 2019-07-10 14:10:07     Redaktoro:Yu

Sud-Koreio esprimis maltrankvilon pri eksport-regaj rimedoj lastatempe prenitaj de Japanio pri materialoj por produktado de duonkonduktaĵoj kaj ekranoj, marde en kunveno en la Monda Organizo pri Komerco (MOK).

Dum la kunveno de la Konsilio pri Varkomerco de la MOK, Sud-Koreio diris, ke Japanio nur citis "difekton de fido" kiel la kialon malantaŭ sia striktigo de eksport-regaj rimedoj sen klarigo pri ilia bazo sur ruguloj de la MOK.

En la lasta semajno, Japanio komencis efektivigi pli striktan regularon pri eksportado de materialoj nemankigeblaj por la sud-korea teknologia industrio. La materialoj, inkluzive de fluora poliamido, fotorezistaĵo kaj gravura gaso, estas uzataj por produkti duonkonduktaĵojn kaj ekranajn panelojn, kiuj nepre influas la fabrikadon de saĝtelefonoj, televidiloj kaj aliaj teknologiaj produktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin