Nur admire... (trad.) |Lao Yuan | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-07-11 10:41:28     Redaktoro:Li

Nur admire…

Verkis Xu Dishan

Elĉinigis Lao Yuan

La fino de la vojo Edward tre alproksimiĝas al la vilaĝo, kie ĉie staras la viloj de riĉuloj. La malnova ŝtona domo ĉe la orienta parto de la vojo estas loĝejo de sinjorino Wu Suqing. La surlianaj floroj antaŭ la domo etendiĝas de la malalta muro ĝis supre de la ĉina sapio ĉe la vojrando kaj ankaŭ sur la plektobarilon de najbaroj, kaj ili pli bele ornamas la vojeton.

Balaaĵ-kolektisto, tirante la balaaĵ-ĉaron, venis antaŭ la domon. Apenaŭ li tintigis la pordosonorileton, elvenis mezaĝa servistino kun balaaĵujo da forĵetaĵoj en la manoj.

Ricevinte la balaaĵujon, la kolektisto verŝis la forĵetaĵojn en la ĉaron kaj demandis, "Onjo Ling, kial tiom da forĵetindaj paperoj vi havas hodiaŭ? Ĉu ankoraŭaj homoj alsendis ion al via fraŭlino?"

"Ne, ne vere. Tiuj paperoj estas simple letero alveninta ĉi-matene..." Retrorigardinte, ŝi daŭrigis, "Nia fraŭlino havas strangan humoron. Ŝajnas, ke tiu letero eble alportus ion malbonan rilate vivon."

"Pro kio?" Li rigardis la forĵetindajn paperojn en la ĉaro kaj ilin movis per fingroj, dirante, "Estas nenio ĉi tie ene. Diru al mi kio do okazis?"

"Inter la amikoj de nia fraŭlino mi neniam renkontis iun, kiu estas pli afabla ol sinjoro Chen. Ĉu mi ne rakontis pri li antaŭe?"

"Jes, vi iam diris, ke liaj talento, vizaĝo kaj konduto — tiuj ĉiuj montriĝas malsame kiel ĉe ordinaraj homoj. Probable via fraŭlino admiras kaj ŝatas lin, sed li ne volontas, ĉu ne?"

"Kion vi diris? Estas ĝuste kontraŭa al tio, kion vi diris! Iun tagon alvenis letero de sinjoro Chen, kune kun tre granda diamanto. Antaŭ ol legi la leteron, ŝi ordonis forĵeti tiun aĵon el la fenestro..."

"Estus tre bedaŭrinde, ĉu ne?"

"Jes, certe bedaŭrinde. Kaj tiu diamanto ankoraŭ kuŝas hodiaŭ en la koto profunde de l' lageto!"

"Vere, vere bedaŭrinde! Kial vi ne elakvigis ĝin?"

"Kia stultulo! Vi tro facile parolis! Kie en tiel granda lageto vi povus eltrovi la diamanton? Cetere, la fraŭlino intence ĝin ĵetis en la lageton. Kiu kuraĝe ŝin ofendos?"

"Nu, kio estas dirita en la letero?"

"Antaŭ ol legi, ŝi ĉifis la leteron kaj petis, ke mi ĝin forbruligu . Mi malfaldis la leteron kaj ĝin legis sen ŝia scio, sed bedaŭrinde mi povis nur parte kompreni la leteron, ĉar mi scias nur malmulte legi. La letero sentigis min tre maltrankvila por kelkaj tagoj..."

"Vi daŭrigu."

"Sinjoro Chen diris en sia letero, ke la diamanto estas transdonita herede al li de lia patro. Li havas nenian alian valoraĵon ol tiu trezoro. Li volonte donis ĝin al nia fraŭlino nur pro tio, ke li admiras ŝin."

"Kian blindan pasion havas sinjoro Chen!"

"Kiu povus tion diri? Mi nur kulpigas tion al nia fraŭlino..." Tion dirante, ŝi denove turnis la kapon kaj rigardis. La vojeto, tiel kvieta, estas taŭga loko, ĉe kies rando oni povas halti por babiladi. Tial ŝi diris plu.

"Alifojon, sinjoro Chen venis kaj donacis al ŝi pentraĵon, dorse de kiu algluiĝas papereto. Li diris, ke la pentraĵo, pri kiu li estas plej kontenta, iam ricevis ian oran medalon en iu konkurso. Li volis donaci al ŝi siaĵon plej valoran, ĉar li admiris ŝin. Sed nia fraŭlino ial nur ekĝemis kaj disŝiris la pentraĵon!"

"Nun ke via fraŭlino ne akceptis eĉ diamanton, pentraĵo do estas nenio por ŝi! Ĉu li ne subtaksis vian fraŭlinon? Se mi estus via fraŭlino, ankaŭ mi ekkolerus. Vi diras, ke sinjoro Chen estas inteligenta; malgraŭe li estas pli stulta ol mi. Li estus devinta donaci al via fraŭlino ion pli karan ol diamanto por montri sian admiron."

"Ne, ne tiel, vi ankoraŭ ne..."

"Kial sinjoro Chen faris al si tion? Se li nur volus preni al si edzinon, li povus vendi la diamanton por mono kaj per ĝi havigi al si eĉ cent. Kial li nepre edzinigus al si vian fraŭlinon?"

"Sinjoro Chen dum la tuta tempo ne diris, ke li edzinigos al si nian fraŭlinon. Anstataŭe, li nur diris, ke li admiras ŝin."

"Kio do sekvis?"

"Okazis nur antaŭ pli ol dek tagoj, ke li sendis la pentraĵon. Plejlaste li sendis tiun ĉi leteron."

"Jen la letero!" Li elprenis la paperojn el la ĉaro, forskuis de ĝi la polvon kaj foliumis ĝin, dirante, "Jen pure blankaj paperoj sen ia ajn vorto!"

"Prave dirite! Tio estas tre stranga letero. Kiam ĝi atingis ĉi-matene, mi rimarkis la vortojn sur la koverto: 'Se vi min respektas, havu la bonecon malfermi ĝin, alie ĝin forbruligu.' Sed nia fraŭlino insiste rifuzis la leteron kaj postulis, ke mi perfajre detruu ĝin. Ĉiaokaze mi volis scii, kio estas skribita en la letero kaj ĝin malfermis. Dum foliumado, mi trovis, ke la letero konsistas el tutblankaj paperoj. Malpacienca, mi volis ĵeti ilin en fajron, sed post momenta pensado, sentis iom da domaĝo. Tial mi plu foliumis la leteron, ĝis fine mi vidis unu lian portreteton pentritan de li mem." Tion dirante, ŝi serĉfosis la portreton el la ĉaro kaj ĝin montris al la balaaĵ-kolektisto. Ŝi diris, "Rigardu, kia bel-aspekta viro!"

"Estus neniel belaspekta kun makuloj nigraj kaj blankaj sur la vizaĝo, ĉu ne?"

"Vi vere ne komprenas... eh, legu la vortojn apudajn..."

"Legi mi ne povoscias, prefere vi legu ilin por mi."

Fingre montrante la vortojn, Onjo Ling legis, "Via moŝta amikino: Mi jam donis al vi ĉion, kion mi posedas. Sed ĉion tion vi rifuzis. Restas al mi nun nur mia vivo, kiun mi povus al vi dediĉi kiel mian lastan donacon..."

"Kiu prenos lian vivon? Vi diris, ke li estas inteligenta, tamen li estas simple stultulo!"

Anstataŭ respondi, Onjo Ling daŭrigis, "Mi scias, ke ĝi plaĉas al vi; sed antaŭ ol mi forpasos, mi volas donaci al vi..."

"Onjo Ling, Onjo Ling, via fraŭlino vokas vin!" Aŭdiĝis ia voĉo de sur la ŝtuparo en la ĝardeno, kiu interrompis ilian babiladon. Onjo Ling ĵetis la portreton reen en la ĉaron kaj diris, "Mi devas reeniri..."

"Tion vi devas sciigi al via fraŭlino, kio rilatas al homvivo."

"Kiu kuraĝas! Ŝi ne nur ne petis min malfermi la leteron, sed male ordonis min forbruligis ĝin. Se mi sciigos ŝin pri tio, ĉu tio ne egalas, ke mi altiros formikojn sur min! Mi timas, ke tio ĝenos min, tial mi ne forbruligis la leteron. Nu, vi rapide forpuŝu la ĉaron, alie estus embarase se ŝi tion scius post momento." Tion dirinte, en rapidemo, ŝi fermis la feran pordon kun maldensaj kradoj.

La balaaĵ-kolektisto tiris la ĉaron al aliaj domoj. La portreto estis hazarde blovita sur la teron de la vento kaj lasis sin treti laŭplaĉe de homoj kune kun la falintaj floroj. La sorto de la portretaĉo tamen estis finfine feliĉa, ĉar, se ĝi estus falinta sur la vojeto, fraŭloj kaj fraŭlinoj pasantaj eble reprenus ĝin por apreci; eĉ se la naivaj infanoj reprenus kaj disŝirus ĝin post fuŝpalpado, tio estus pli bona, ol ke la ĉaristo alportus kaj enigus ĝin en la rubejon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin