Ŝtata Konsilio fiksis rimedojn por plu stabiligi eksterlandan komercon

(GMT+08:00) 2019-07-11 10:38:03     Redaktoro:Xiao
Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede prezidis la administran kunvenon de la Ŝtata Konsilio. La kunveno decidis detalajn rimedojn por plu stabiligi kreskon de eksterlanda komerco. Unue, la registaro kompletigos sian politikon pri financo kaj imposto, inkluzive de malaltigo de la ĝenerala nivelo de impostoj, bonigo de regularoj pri eksportaj impostorabatoj kaj akcelo de la procezo de impostorabato. Due, la registaro fortigos financan subtenon, ludigos al kreditasekuro pli bonan rolon por eksportado, vastigos ĝian kovradon, racie malaltigos la asekuran pagon, esploros kaj proponos specialajn asekurajn specojn konformajn al deziro de entreprenoj. La registaro instigos al financaj institucioj aktive subteni financadon de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj en eksterlanda komerco, kreos kondicojn por faciligi kontreguligon per juano. Trie, la registaro subtenos disvolvadon de translandlima elektronika komerco, riparadon de prilabora komerco en doganstaplejo kaj aliajn freŝajn formojn, kaj nutradon de ekzemplaj regionoj de importado. Kvare, la registaro altigos komercan liberecon, serĉos pli grandan trarompon en simpligo de kontrolaj dokumentoj de importado kaj eksportado, mallongigos eldoganigan procezon kaj malaltigos donagan pagon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin