Membroj de Konsilio de IAEA urĝas konservi iranan nuklean interkonsenton

(GMT+08:00) 2019-07-11 11:22:28     Redaktoro:Yu

Merkrede en Vieno, Konsilio de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) okazigis specialan kunvenon por ekzameni demandojn pri efektivigo de la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la irana nuklea demando. Reprezentantoj de 35 membroj de la konsilio, inkluzive de Ĉinio, Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Germanio, kaj tiuj de Irano kaj la Eŭropa Unio faris paroladojn en la kunveno. La ĉina delegacio estis gvidata de Fu Cong, estro de la sekcio pri armila regado en la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

La kunveno estis okazigita laŭ la peto de Usono. La membroj de la konsilio plejparte rekomendis konservon de la nuklea interkonsento kaj bedaŭris la retiron de Usono el la interkonsento kaj ĝian ekstreman premadon kontraŭ Irano. Ili urĝis Iranon komplete plenumi sian promeson kaj subtenis diplomatiajn klopodojn de ĉiuj koncernaj partioj por konservo de la interkonsento.

Fu diris, ke la nuna krizo de la irana nuklea demando estas kaŭzita de la ekstrema premado de Usono. Estas bedaŭrinde, ke Irano reduktis la plenumadon de sia devo sub la nuklea interkonsento, tamen tio ne estis esenca risko de nuklea disvastigo nek malobeis la devon pri certigo de kontrolo, kaj ĝiaj prenitaj rimedoj estas inversigeblaj. Ii aldonis, ke la konsilio devas objektive kaj juste trakti rilatajn demandojn laŭ faktoj kaj urĝi koncernajn flankojn rezigni ekstreman premadon kaj aliajn malĝustajn praktikojn por eviti aperon de pli granda krizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin